TEJO alvokas por prelegi pri scienco dum IJK

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 17-a de aprilo 2014

La Scienca kaj Faka Komisiono de TEJO alvokas junajn sciencistojn, fakulojn kaj esploristojn por prelegi dum la venonta 70-a Internacia Junulara Kongreso okazigota en Fortalezo, Brazilo, de la 18-a ĝis la 25-a julio. Laŭ la komuniko de la Estraro de TEJO, la kongresa temo estos Esperanto kaj teknologio: iloj por senbara interhoma konekto tra la mondo.

Por partopreni vi devas sendi proponon kun trifraza teksto al sfaijk2014@tejo.org pri via 5- 10-minuta prelego. La limdato por proponoj estas la 15-a de majo.

Fontoj

Vikinovaĵoj
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.