Subskribis interkonsenton Conglin-Grupo kaj la Ĉina Esperanto-Ligo
Mardo, la 22-a de aprilo 2014
La 13-an de aprilo, Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, vizitis Conglin-Grupon, kie ĈEL kaj Conglin-Grupo subskribis la strategian kunlaboran interkonsenton. Ĉeestis ĉe la subskriba ceremonio ankaŭ Zhao Jun, vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj Zhang Peiliang, prezidanto de Conglin-Grupo.
En la ceremonio s-ro Zhang Peiliang diris, ke per la kunlaboro kun la Ĉina Esperanto-Ligo, la kompanio akiris subtenon el eksteraj fakuloj. La kunlaboro havas strategian signifon por levi la kapablojn de la grupo en strategio, administrado, propagando kaj produkta diskonigo, kaj por riĉigi la spertojn pri establado de ilia figuro, fabrikmarka internaciigo; krome la kunlaboro altigos ilian kunkuran kapablon en internacia merkato kaj mallongigos la procezon de la internaciigo de la kompanio.
Rimarko:
La Conglin-Grupo, fondita en 1982, situas en la urbo Longkou de la nordorienta provinco Ŝandungo de Ĉinio, estas grandega entrepreno pri inter alie altkvalitaj aluminialojaj materialoj kaj kunigas en si la industriojn de aŭto, ŝipo, maŝino, metalurgio, cemento, elektrejo.
Fontoj
(esperanto) «Subskribis interkonsenton Conglin-Grupo kaj la Ĉina Esperanto-Ligo» – [[Disvastigo]], 22-4-2014 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Disvastigo]] (Esperanto) Zhang Xiaotong «Subskribis interkonsenton Conglin-Grupo kaj la Ĉina Esperanto-Ligo» – [[El Popola Ĉinio]], 17-4-2014 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de El Popola Ĉinio]]
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |
- Ĉinujo
- 22-a de aprilo 2014
- Aprilo de 2014
- 22-a de aprilo
- Publikigitaj artikoloj
- Ŝlositaj artikoloj
- Azio
- Orienta Azio
- Ĉinio
- Ŝandungo
- Longkou
- Ekonomio
- Ekonomio de Ĉinio
- Komerco
- Merkatiko
- Conglin-Grupo
- Ĉina Esperanto-Ligo
- Esperanto
- Aluminio
- Fabrikado
- Cemento
- Kemio
- Elektra energio
- Energetiko
- Fiziko
- Teknologio
- Transporto
- Disvastigo