Petrobras malfermas sian trian procezejon en Bolivio: Malsamoj inter versioj
korektoj |
e Castelobranco movis paĝon Petrobras inaŭguras ĝian trian procesoradan unuon en Bolivio al Petrobras malfermas ĝian trian procesorejon en Bolivio |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 20:57, 5 mar. 2012
Lundo, la 5-a de marto 2012
Ĉi tiu artikolo estas traduko de artikolo «Petrobras monta terceira unidade de processamento de gás em bloco da Bolívia» de Vitor Abdala, raportisto de Agência Brasil, disponebla laŭ la permesilo Creative Commons Atribuição 3.0 Brasil.
Brazila entrepreno Petrobras anoncis la malfermon de ĝia tria procezorejo de tergaso en bloko de San Antonio, Bolivio. La nova fabriko kapablas procesi 6,7 milionojn da kubmetroj tage. Tiel, la produktado de San Antonio atingos 17 milionojn da kubmetroj tage.
Dum 2011, la subfirmo Petrobras Bolivio, kiu operacias la blokon kune kun ŝtata bolivia YPFB kaj Total, modernigis la du ekzistantajn fabrikojn kaj pligrandigis iliajn kapablojn. La ŝanĝoj kreskigis la ĉiutagan produktadon en 2 milionoj kubaj metroj, aŭ 15%.
Tiujn procezorejojn oni uzas por forigi malpuraĵojn, disigi kaj stabiligi la gason ekstraktitan el la naturaj rezervujoj, antaŭ transdoni ĝin al la bolivia registaro. La bolivia gaso provizas hejman merkaton, sed ankaŭ la fremdan, kiel Brazilo mem.
Fontoj
- (pt) Vitor ABDALA «Petrobras monta terceira unidade de processamento de gás em bloco da Bolívia» – Agência Brasil, 5-a de marto 2012