Siriaj civiluloj malĝojas pro malsukcesa batalpaŭzo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 20-a de oktobro 2019

Kurdaj refuĝintoj el Sirio

Ĵaŭdon nokte, la 17-an de oktobro, kelke da festaj kugloj lumigis la ĉielon kvazaŭ artfajraĵoj en nordorientaj siriaj vilaĝoj, sed vendredon posttagmeze la sento fariĝis pli malĝoja kiam la kondiĉoj de la kvintaga pafĉesigo iĝis pli klaraj. La batalpaŭzo de la turkoj estis kondiĉe ke la Siriaj Demokratiaj Fortoj (SDF), direktataj de la kurdoj, formovu sin pli for de la landlimo, kion tiuj ĉi rifuzas fari.

Vendredon vespere, la kurdaj militfortoj elsendis komunikon deklarante ke la batalpaŭzo malsukcesis. Laŭ la komuniko, «Atakoj kun artileria pafado, tankoj, pezaj armiloj kaj aerfrapoj daŭriĝis senĉese. Per laŭleĝa sindefendo, la kurdaj batalantoj rebatalis kontraŭ ĉiuj atakoj.» Fruaj raportoj pri obuspafadoj kaj bataloj en landlimaj vilaĝoj pli malfrue konfirmiĝis kiam la vunditoj alvenis en malsanulejojn ekster de la batalkampo.

Ĉe la bazaro de Kamiŝli, siria urbo kuŝanta ĉe la landlimo kun Turkio, plurfoje bombardita, urbanoj diris ke ili ne volas ke la kurdaj militfortoj forlasu la batalon. Ili perdis multajn homojn batalante kontraŭ la Islama Ŝtato, diris 32-jaraĝa Mohamed, patro de du infanoj. Sed tiu milito vastigis la aŭtonoman kurdan landparton rilate ĝian spacon kaj forton. «Ni jam pagis per tro da vivoj», li diris, klinante sin super la familia legoma vendotablo kovrita de melongenoj, terpomoj kaj citronoj. Lia 11-jaraĝa nevo, Mahmoud, timide ridetis dirante ke inter la pereintoj estis Mohamed, lia 13-jaraĝa amiko kaj futbalkunulo. «Mi timegis», li diris kviete. «La bombo venis niaflanken.»

La batalo komenciĝis iom pli ol antaŭ unu semajno, kiam Turkio deklaris ke ĝi kreos per milita forto sekuran spacon inter siaj landlimoj kaj la kurdaj militfortoj. Dum jaroj, la kurdaj militfortoj estis la plej fortaj aliancanoj de Usono sur la batalkampo kontraŭ la batalantoj de la Islama Ŝtato en Sirio. Usono ankaŭ agis kiel speco de politika ŝirmo inter la du akraj malamikoj — Turkio kaj la Protektaj Taĉmentoj de la Popolo (PKK), la ĉefa militsekcio de la SDF. Turkio konsideras la SDF kiel parto de la PKK, kiun ĝi deklaris terorgrupo atakinta Turkion dum jardekoj kaj respondeca pri dekmiloj da mortoj. Post kiam la usona prezidanto Donald Trump subite anoncis ke li estas retironta la usonajn militistojn el Sirio, Turkio tuj anoncis la militan operacion "Fonto de paco".

Fontoj