Rusia bombado de teatro en Mariupolo mortigis pli ol 300 civilulojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Mariupol teatro detruita
Mariupol teatro detruita

Vendredo, la 25-a de marto 2022


Rusiaj misiloj mortigis pli ol 300 civilulojn, inkluzive infanojn, ĉe teatro en Mariupolo, Ukrainia urbo, je la 16-a de marto. La rusia armeo bombardis la teatron, kiu plenis da pli ol 1 000 civiluloj, malgraŭ grandegaj blankaj signoj ekster la konstruaĵo, en du lokoj, kiuj klare deklaras "INFANOJN." Rusia armeo neis la atakon, dirinte ke tiutage rusia aviado ne atakis objektojn en la urbo kaj ke temas pri plia provoko fare de la naciista batalino "Azov".

Unu el la oficialaj kialoj, laŭ Putin, por lia invado, estas Ukrainon "malnaziigi" kaj "malmilitigi," sed la atakoj estas ne nur kontraŭ militistaj lokoj, sed ankaŭ kontraŭ tiuj de civiluloj, inkluzive infanojn.

Pli ol 130 homoj estis savitaj el la teatro.

La milito kontraŭ civiluloj daŭras en Mariupolo, kiu daŭre estas bombardita kaj detruita de la Rusia armeo.

La atako kontraŭ ĉi tiu teatro venas nur kelkajn tagojn post la atako kontraŭ akuŝejo, je la 9-a de marto.

Laŭ la New York Times, Sinjoro Zarubin, kuracisto, diris, ke nenio iam estus la sama en Mariupolo. Unu tagon, li diris, ke li marŝis 32 kilometrojn por kontroli sian domon. Li preterpasis kadavrojn forlasitajn flanke de la vojo. Kiam li atingis sian domon, ĝi estis unu el la malmultaj konstruaĵoj ankoraŭ starantaj. Ĉio alia estis detruita.

"Mi naskiĝis sur ĉi tiu strato" li diris. "Mi konis ĉiujn ĉi tiujn najbarojn, ekde kiam ili estis junaj, kiel ili prizorgis siajn domojn, kiel ili zorgu siajn arbojn. Ĉio estis detruita post du semajnoj."

Fontoj[redakti]