Rusia armeo bombis akuŝejon en Mariupolo, mortigante infanojn kaj patrinojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 26-a de marto 2022



La 9-an marto, en atako nomita "abomena" de la ĉefo de la UN, Rusio bombis patrinan kaj infanan malsanulejon en la Ukrainia urbo de Mariupolo, kaj mortigis multajn gravedajn virinojn kaj infanojn.

Pluraj gazetoj publikigis fotojn kiuj montras homojn portantajn gravedulinon sur brankardo, el la malsanulejo. Poste oni raportis ke ŝi mortis.

La atako estas unu el militkrimoj pri kiuj oni akuzas rusian armeon. Ekde la komenco de la rusia invado, la UN konfirmis 18 rusiajn atakojn kontraŭ malsanulejoj, inkluzive de infanaj malsanulejoj, kaj akuŝejoj. Aliaj fontoj konfirmas pli ol 30 atakojn kontraŭ malsanulejoj.

La UN kaj la Monda Organizaĵo pri Sano kondamnis, kaj daŭre kondamnas "atakojn kontraŭ medicinaj konstruaĵoj, hospitaloj, sanlaboristoj, ambulancoj."

La direktorino de UNICEF (la Infan-Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj) Catherine Russell, diris ke ŝi estis "hororita de la raportita atako," kiu lasis junajn infanojn kaj gravedajn virinojn entombigitaj sub la ruinoj de detruitaj konstruaĵoj. "Ni ankoraŭ ne konas la nombron de viktimoj, sed ni timas la plej malbonan," ŝi diris, notante, ke se ĉi tiu atako estas konfirmita, ŝi emfazas "la teruran pritakson de ĉi tiu milito kontraŭ infanoj kaj familioj de Ukrainio". "En malpli ol du semajnoj, almenaŭ 37 infanoj estis mortigitaj kaj 50 vunditaj, dum pli ol unu miliono da infanoj foriris Ukrainion, foririnte al najbaraj landoj," ŝi aldonis.

En Twitter, António Guterres, la ĝenerala sekretario de UN, priskribis la atakon kiel "hororan". "Civiluloj pagas la plej altan prezon por milito, kiu neniel rilatas al ili," Guterres diris pri la invado. "Ĉi tiu sensenca perforto devas halti."

La urbesto de Mariupolo, Serhij Orlov, diris ke li ne povis kompreni la atakon. "Ni ne komprenas kiel eblas, en la moderna vivo, bombi infanan malsanulejon," li diris al BBC. "Homoj ne povas kredi ke tio veras."

La prezidanto de Ukrainio, Volodimir Zelenskij, skribis en Tvitero: "Mariupolo. Rekta striko de rusiaj trupoj kontraŭ la patrina malsanulejo. Homoj, infanoj estas sub la ruinoj. Kruelego! Kiom longe la mondo estos kompliculo ignoranta teruron? Fermu la ĉielon nun! Ĉesigu la mortigojn! Vi havas potencon, sed vi ŝajnas perdi la homecon."

Samtempe, Rusio asertis, ke ukrainaj akuzoj pri bombado de infanca hospitalo en Mariupolo estis "falsaj novaĵoj." Moskvo asertis, ke la mansanulejo estis okupita de ukrainaj soldatoj antaŭ kelkaj tagoj. Ministro pri eksteraj aferoj de Rusio Sergej Lavrov diris ke pri la fakto ke la malsanulejo estis okupita de "Azov", rusiaj aŭtoritatoj informos tri tagojn antaŭ la asertita atako. Sed ĉi tiuj asertoj ne povis esti konfirmitaj, par sendependa ĵurnalistoj. Sendependaj ĵurnalistoj ne trovis pruvojn pri milita agado ĉe la malsanulejo, kaj priskribas la atakon kiel intence celitan kontraŭ civiluloj.

Fontoj[redakti]