Rusemula politika partio partoprenos parlamentajn elektojn en Bulgario

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 2-a de septembro 2022

La konstruaĵo de la bulgara parlamento en Sofia estas vidalvide al la monumento de rusa caro Aleksandro la 2-a


Inter 28 politikaj partioj, kiuj strebos sin trovi en la nova bulgara parlamento, estas unu kun la nomo „Rusemuloj por renaskiĝo de la patrio“, bulgare Русофили за възраждане на отечество, prononcatas [rusofili za vazraĵdane na oteĉestvo]. La partio ricevis la plej lastan numeron 29 en la balotiloj rezulte de lotumado. Rusemulajn sintenojn de bulgaroj dum jaroj uzas multaj partioj (verŝajne plej efike — la socialisma partio), sed ĉi-jare estas la unua okazo, kiam rusemo aperas mem en la titolo de politika forto.

Krom tiu ĉi ankaŭ kelkaj aliaj partioj serĉas popularecon per estonta serĉo de novaj kontaktoj kun Rusio por reciproke utila kunlaboro. Antaŭtempaj parlamentaj elektoj en la balkana lando okazas post la falo de registaro, kiu rifuzis pagi rublojn (eŭrojn laŭ speciala skemo) kontraŭ natura gaso el Rusio. Tio kaŭzis ĉesigon de liverado fare de Gazprom kaj energian krizon en la lando.

La slogano de „Rusemuloj por renaskiĝo de la patrio“ estas „forta ŝtato — tradiciaj valoroj — multpolusa mondo“. Por la membroj de la partio „paco estas la baza valoro“. Ili insistas, ke „reciproka respekto, bonvolo kaj kunlaboro inter apartaj landoj ne havas racian alternativon“. Ili opinias, ke „la profundiĝanta kontraŭstarigo de Okcidento kaj Oriento fremdas al interesoj de la popoloj kaj servas nur interesojn de oligarkaj rondoj“. Aktivuloj de la partio ĉi-jare partoprenis en protestoj kontraŭ ebla liverado de bulgaraj armiloj al Ukrainio. La politika partio estas fondita en 2009 kiel „Renaskiĝo de la patrio“, ĝi ricevis la „rusemulan prefikson“ pro kunlaboro kun neregistara organizo „Rusemuloj“, kiu dum jaroj aktivas en ĉiuj regionoj de Bulgario i. a. promociante rusan kulturon kaj defendante monumentojn al sovetaj soldatoj kontraŭ vandaloj.

La ĉi-jaraj parlamentaj elektoj en Bulgario okazos la 2-an de oktobro. Opinisondoj ne promesas al „Rusemuloj por renaskiĝo de la patrio“ ion optimisman, tradicie elektataj de „rusemula elektantaro“ Socialisma Partio kaj Vazraĵdane ricevos sume ĉirkaŭ 20% de la parlamentaj sidlokoj.

Fontoj[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]