Pli ol 200 por-demokratiaj manifestaciantoj arestitaj en Honkongo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 11-a de majo 2020

Honkongaj manifestacioj, junio 2019

Pli ol 200 por-demokratiaj manifestaciantoj estis arestitaj en Honkongo la 10-an de majo, dimanĉon vespere post komuna kunveno ĉe komerca centro en la Mong Kok kvartalo de tiu urbo.

La aŭtoritatuloj diras ke 230 manifestaciantoj aĝaj inter 12 kaj 65 estis arestitaj kaj akuzitaj pri kontraŭleĝa kunveno, rifuzo montri identigilojn kaj aliaj malobservoj.

La manifestacio estis unu el multaj malgrandaj agadoj faritaj en pluraj komercaj centroj en tiu parte memregata ĉinia urbo. La partoprenantoj kantis, diradis frapfrazojn kaj elmontris afiŝojn spite la aŭtoritatojn, ĉar oni malpermesis al ili okazigi marŝon je la Patrina Tago.

Policistoj vestitaj per kontraŭ-tumultaj protektiloj uzis piproŝpucigilojn kontraŭ la manifestaciantoj por dispeli la kunvenojn.

Politikaj streĉoj altiĝis en Honkongo post kiam la plej altranga reprezenta oficejo de Pekino diris, ke ĝi ne estas ligita per leĝo limiganta la enmiksiĝon de ĉefteraj agentejoj.

Dum la pasintaj semajnoj, la polico arestis 15 por-demokratiajn aktivulojn, inkluzive de Martin Lee, 81-jaraĝa.

Antaŭ la disvastiĝo de Kovim-19, Honkongo estis englutita en pluraj monatoj de amasaj kontraŭ-registaraj manifestacioj, unuatempe kaŭzitaj de disputita leĝpropono pri ekstradicio. La manifestacioj aliformiĝis en postulon pri pli da demokracio.

Honkongo ĝuas altan nivelon de memdispono sub la ideo de «unu lando, du sistemoj» ekde kiam Britio redonis tiun teritorion al Pekino en 1997. Tamen multaj Honkonganoj timas ke la memdispono daŭre eluziĝas pro la centra registaro kiu pli kaj pli enmiksiĝas en ĝiaj aferoj.

Fontoj