Pli ol 14 000 rusianoj estas arestitaj pro manifestacioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Protestoj kontraŭ la milito en Ukrainio. Moskvo, Rusio. La 24-a de februaro 2022.

Ĵaŭdo, la 24-a de marto 2022


Pli ol 14 000 homoj en Rusio estis arestitaj, lastatempe, pro kontraŭmilitaj manifestacioj, ekde la 24-an de februaro kiam komenciĝis la rusia invado al Ukrainio. La plimulto de arestoj okazis en Moskvo kaj Sankt-Peterburgo (la du plej grandaj urboj de Rusio), sed manifestacianoj estis arestitaj en pli ol 150 aliaj urboj. Tiuj manifestacioj estas signoj de la kolero kontraŭ la milito, kiu estas sentata tra la lando.

Malgraŭ leĝo malpermesinta tiajn manifestaciojn kaj kaj tion kion oni nomis "disvastigo de malveraj informoj pri la armitaj fortoj de Rusio", homoj en Rusio riskas esti arestitaj, monpunitaj kaj eble malliberigitaj ĝis 15 jaroj por esprimi siajn sentojn pri la milito kontraŭ Ukrainio.

Strate, oni povas aŭdi homojn ĉanti "Ne al milito!" sur Nevskij Prospekt, la centra avenuo de Sankt-Peterburgo, kaj sur la placo Maneĵnaja en Moskvo, tuj apud la Kremlo-muroj.

Filmetoj haveblaj ĉe la New York Times [1] montras gravan perforton kontraŭ manifestaciuloj: policistoj piedbatas ilin, puŝas ilin surteren, kaj batas ilin per bastonoj. Unukaze, policistoj arestis kelkajn homojn kiuj tenis malplenajn signojn.

Fontoj[redakti]