Papo Francisko malfermis konton en Instagram

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 21-a de marto 2016

La papo Francisko kreis la konton en Instagram @Franciscus hieraŭ. En la unua foto alŝutita legeblis frazo naŭlingva, kie la papo petas ke oni preĝu por li. La lingvoj elektitaj estis la angla, hispana, itala, araba, franca, pola, portugala, germana kaj latina. Ek de la elekto de Francisko, Esperanto malaperis de inter la lingvoj uzataj de la Vatikanestro.

Laŭ Dario Vigano, Prefekto de la Sekretario Pri Komunikado de la Sankta Seĝo, kiu respondecas pri la modernigo kaj kunordigado de la komuniksistemo de Vatikano, klarigis ke la konto uzos fotojn de la ĵurnalo de la Sankta Seĝo, L'Osservatore Romano, krom videoj, "favorante la detalojn, tiujn aspektojn transdonantaj la mesaĝon pri proksimeco kaj inkludon, kiujn Francisko havas ĉiutage por la aliuloj".

Instagram helpos rakonti la pontifikadon pere de bildoj
Dario Vigano.

La papo elektis la pasintan sabaton, tago de Sankta Jozefo, kaj kiu omaĝas la oficiala eko de lia pontifikado, antaŭ tri jaroj, kiam li celebris la meson entronigan en la Baziliko Sankta Petro.

Rilataj novaĵoj

Fontoj