Palestina instruistino gajnis la premion Global Teacher Prize

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 18-a de marto 2016

La palestina instruistino kaj rifuĝinto en la kampo de Bet-Leĥem, Hanan Al-HROUB, ricevis pasintlunde la premion Global Teacher Prize , donita de la fondaĵo Varkey.

La instruistino ricevis la premion pro sia laboro en Cisjordanio kun infanoj traŭmatizitaj fare de la perforto, raportis la Agentejo de Unuiĝinta Naciaro por la Palestinaj Rifuĝintoj (UNRWA). Ŝi ricevis milionon da dolaroj pro gajni la tiel nomatan "Nobel-premio pri Edukado". La papo Francisko anoncis la gajninton pere de videokonferenco dum la ceremonio okazigita en Dubajo.

Post ricevi la premion, Al-HROUB diris ke ŝi uzos la monon por apogi aliajn palestinajn instruistojn.

Instruistoj povas ŝanĝi la mondon.
Hanan Al-HROUB

La ĝenerala komisiito de UNRWA, Pierre Krähenbühl, laŭdis la instruistinon kaj kvalifikis ŝin kiel lumturo de espero kaj inspiro por la venontaj generacioj. Krome, gratulis ŝin pro ŝia kuraĝo kaj determino por daŭrigi la edukan laboron.

Hanan Al-HROUB, estis lernantino en lernejo de UNRWA, gajnis la premion, kie ankaŭ estis konkurantoj de Unuiĝinta Reĝlando, Barato, Kenjo, Finnlando kaj Usono, post mem sperti la perforton kaj uzi tion por helpi aliajn.

Fontoj