Ok novaj fasadlingvoj por Firefox 4 kaj du por Firefox 3.6

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 28-a de aŭgusto 2010

Agorda fenestro de nokta kunmetaĵo kun la bretona traduko

Por Firefox 4 estas preparataj tradukoj al 8 novaj lingvoj, el kiuj 5 estas afrikaj. La lingvoj estas: la akana (kodo: ak), la bretona (br), la bosnia aŭ bosna (bs), Sud-Afrika dialekto de la angla (en-ZA), la armena (hy-AM), la ganda (lg), la peda aŭ nord-sota (nso), kaj la songhaja (son).

Ankoraŭ restas kelkaj aferoj farendaj antaŭ ol la tradukoj estos konsiderataj sufiĉe kompletaj, kaj tiam post necesa testado ili povos oficialiĝi. Se ili ne sukcesos oficialiĝi antaŭ la eldontempo, ili estos publikigataj kiel beta-tradukoj ĝis la oficialiĝo. Oni petas testi la tradukojn (la netradukitaj teksteroj en ili estas anstataŭitaj de la anglaj versioj), aŭ alimaniere helpi al la tradukantoj. Elŝutligilojn vidu en la fonta artikolo.


Ankaŭ Firefox 3.6 ricevos ĉe eldono 3.6.9 novajn lingvajn versiojn (betaajn): asturian kaj skotgaelan.


Fontoj