Saltu al enhavo

Novaj bildoj el La Hobito omaĝe al la 40-a datreveno de la forpaso de Tolkien

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 2-a de septembro 2013

Busto de Tolkien farita de lia bofilino ĉe la Exeter College" de Universitato de Oksfordo

Omaĝe al la 40-a datreveno de la forpaso de Tolkien publikiĝis novaj bildoj el la dua filmo de La Hobito.

La bildoj publikigitaj fare de la retpaĝaro TheOneRing.com videblas en Jutubo kaj montras rolulojn de la unua filmo kiel Bilbo (Martin Freeman), Gandalfo (Siro Ian McKellen), Torino Kverkaŝildo (Richard Armitage) aŭ Legolaso (Orlando Bloom), la elfa reĝido kiun jam aperis antaŭe en La Mastro de l' Ringoj. Sed ankaŭ aperas Tauriel (Evangeline Lilly), la elfino el la Nigra Arbaro, kaj Bardo (Luke Evans), la arkpafisto el Esgaroto, kiuj aperos unuafoje en la filmo.

La dua filmo de La Hobito oni povos vidi tutmonde venontdecembre la 13-an. Unu jaro poste, la 17-an oni povos vidi la lastan filmon.

Rilataj Novaĵoj

“Sezonoj publikigas represon de la dua eldono de La Hobito”. Vikinovaĵoj, 7-a de junio 2013.

Fontoj

(ast) Redacción «Un trailer d'El Hobbit pa conmemorar 40 años ensin Tolkien» – Asturnews, 2-a de septembro 2013 (arkivita [ ]) (es)  «El Hobbit conmemora los 40 años de la muerte de Tolkien con nuevas imágenes» – EuropaPress.es, 2-a de septembro 2013 (arkivita [ ])



Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q19760981Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo