Nova specio de mamulo estas malkovrita en Sudameriko

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 16-a de aŭgusto 2013

Ĉi-ĵaŭde, Kristofer Helgen, prezentis publike la malkovron de nova specio de mamulo. Temas pri la Olingito (Bassaricyon neblina) kiu antaŭe estis konfuzita kun aliaj membroj de la familio de procionedoj.

La faka studo de Helgen, kiu laboras ĉe la Smizonia Institucio, unue celis fari integran studon pri la Olingoj (Bassaricyon), sed rigardante kelkajn ekzemplerojn en muzeo de Ĉikago, li konsciis pri specio nekonata al li. Scivolema li komparis la DNAn kun aliaj 5 konataj specio kaj trovis ke ĝi estis de io nova.

Olingito (Bassaricyon neblina).

Li ne volis montri nur restaĵon mortintan, kaj decidis trovi ĉu la specion ankoraŭ vivis ie en la mondo, kaj finfine ĝin trovis kun la helpo de la biologo Miguel Pinto en la nubarbaroj de Kolombio kaj Ekvadoro. Pinto kredis iam esti vidinta Oligiton en la arbaroj sialande, tio venigis al Helgen kaj al lia skipo esplori dum tri semanoj por trovi la beston.

Nun oni scias ke la Olingito loĝas en kelkaj areoj protektataj kiuj iras de centra Kolombio ĝis okcidenta Ekvadoro. Ĝi estas karnomanĝulo, kvankam manĝas ĉefe fruktojn, estas noktema, vivas sola kaj naskas po unu idon.

Besto kiel la Oligito, malkovrita en la 21-a jarcento... ĉi-historio memorigas nin ke ĉi-mondo ne estas elesplorita kaj ke por la mamuloj, la malkovroj ankaŭ ne finiĝos baldaŭ.
Kristofer Helgen

La sciencistoj kredas ke de 1967 ĝis 1976, Olingito estis montrata en kelkaj best-ĝardenoj de Usono, sed estis konfuzita al simila specio kaj oni ne komprenis tiam kial ĝi ne povis reproduktiĝi. Ĝi tiam iris de best-ĝardeno al best-ĝardeno ĝis sia morto sen esti identigata.

La Olingito estas la unua karnomanĝulo malkovrita je 35 jaroj en Ameriko. 42% el la historia loĝejo de la Olingito perdiĝis pro agrikulturo kaj urbigado.

Fontoj