Leĝo pri civitaneco okazigas perfortajn manifestaciojn en Barato

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 14-a de decembro 2019

La barata parlamento

En Barato, nova leĝo pri civitaneco donas civitanecon al ses religiaj grupoj el apudaj Bangladeŝo, Pakistano kaj Afganistano, inkluzive de hinduoj kaj kristanoj, sed ne al islamanoj.

Kritikuloj pledas ke la leĝo diskriminacias kontraŭ islamanoj kaj malobservas la sekularan konstitucion tiu ĉi lando. Oni prezentis procespetojn kontraŭ la leĝo antaŭ la supera kortumo de Barato.

Manifestacioj ekardis en la ŝtato Asamo kiam la supera ĉambro de la barata parlamento oficialigis la leĝon. La manifestaciantoj malkvietiĝas pro tio, ke kontraŭleĝaj migrantoj estos veturontaj al la landlima regiono por atendi ke la nova leĝo konvertu milojn da ili en laŭleĝajn loĝantojn. Preskaŭ 10 000 manifestaciantoj faris tuttagan malsatstrikon en la ŝtata ĉefurbo Guahati. La aŭtoritatuloj malpermesis elhejmiĝi post la deka horo kaj 48-hora malŝaltiĝo de la interreto estis altrudita. La lernejoj fermiĝis kaj la stratoj bariĝis pro manifestaciantoj ekbruligintaj aŭtojn kaj pneŭojn. Ĵaŭdon, la polico mortpafis du manifestaciantojn kaj vundigis 24 aliajn kiuj estis malobservintaj la malpermeson elhejmiĝi.

La perfortoj en tiu ĉi ŝtato incitis la japana ĉefministro Abe Shinzo anonci ke li decidis malfruigi pintkunvenon kun la barata ĉefministro Narendra Modi, kiu estis okaziĝonta en la ŝtatoj Asamo kaj Manipuro.

La polico alfrontis centojn da manifestaciantaj studentoj en la ĉefurbo Nov-Delhio. Ili pafis larmogason kaj uzis bastonojn kontraŭ la manifestaciantoj ĉe la publika universitato Jamia Millia Islamia. La manifestaciantoj ĵetadis ŝtonojn kontraŭ la polico.

Fontoj