Naskiĝis la filino de Falcao García
Lundo, la 12-a de aŭgusto 2013
Ĉi-lunde je la 12-a matene naskiĝis Dominique García Tarón, filino de la futbalisto Radamel Falcao García kaj Lorelei Tarón. La kolombia futbalisto kiu ludas en AS Monaco FC diskonigis la novaĵon per Instagram:
![]() |
La dolĉa atendado finiĝis. Ni sentos la mankon de la ventro sed venas la plej bono. | ![]() — Falcao García.
|
Pro la naskiĝo de sia filino, Falcao ne kuniĝis al la koncentriĝo de la kolombia nacia teamo en Barcelono, kiu venontmerkrede ludos amikecan matĉon kun la nacia teamo de Serbio. Ankoraŭ oni ne scias ĉu Falcao ludos tiun matĉon.
Fontoj
- (es) Resumen de Urgencias «Falcao García anuncia el nacimiento de su hija Dominique» – El País (Colombia), 12-a de aŭgusto 2013
![]() |
Ĉi tiu paĝo estas ŝlosita kaj ne povas esti redaktata plu. |