Mondestroj kunvenas por klimatokunveno
Lundo, la 23-a de septembro 2019
Lundon, la 23-an de septembro, la mondestroj renkontiĝas en Novjorko por kunveno de la Unuiĝintaj Nacioj pri la klimataj ŝanĝoj, dum la sciencistoj avertas ke necesas multe pli ambicie klopodi se oni volas trafi la neprajn celojn por malpliigi la efikojn.
Ĉirkaŭ 60 prezidantoj kaj ĉefministroj estas alparolontaj ĉe la tuttaga evento pri tiaj temoj kiaj la deflankiĝo de karbo al renovigeblaj energifontoj, kiel malhelpi katastrofojn kaj respondi al ili, kaj la klimata financo.
La usona prezidanto Donald Tramp ne ĉeestos inter la kunvenantoj. Li pasigos lundon ĉe kunveno pri la persekutado de religiaj malplimultoj, ĉefe Kristanoj, antaŭ ol aparte kunparoli kun la estroj de Pakistano, Pollando, Nov-Zelando, Singapuro, Egiptio kaj Sud-Koreio.
La ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj António Guterres penis substreki la gravecon de la klimatokunveno, kaj li instigis la estrojn "alveni kun konkretaj planoj", ne nur "belaj paroladoj".
Antaŭ la lunda evento, la Unuiĝintaj Nacioj publikigis raporton kompilitan de la Tutmonda Meteologia Organizo, kiu montras akcelon de la karba poluado, altigon de la marnivelo, varmiĝantajn tutmondajn temperaturojn, kaj malkreskantajn glacitavolojn.
La raporto diras ke la meza temperaturo de la terglobo por la daŭro inter 2015 kaj la fino de 2019 tiel progresas ke tiu tempospaco fariĝos la "plej varma el iu ajn registrita egalvalora daŭro" pro 1,1 gradoj pli alte ol antaŭindustriaj niveloj.
Fontoj
- (en) VOA News «World Leaders Gather For Climate Summit» – VOA, 23-09-2019 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |