Mondestroj kunvenas por klimatokunveno

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 23-a de septembro 2019

Lundon, la 23-an de septembro, la mondestroj renkontiĝas en Novjorko por kunveno de la Unuiĝintaj Nacioj pri la klimataj ŝanĝoj, dum la sciencistoj avertas ke necesas multe pli ambicie klopodi se oni volas trafi la neprajn celojn por malpliigi la efikojn.

Ĉirkaŭ 60 prezidantoj kaj ĉefministroj estas alparolontaj ĉe la tuttaga evento pri tiaj temoj kiaj la deflankiĝo de karbo al renovigeblaj energifontoj, kiel malhelpi katastrofojn kaj respondi al ili, kaj la klimata financo.

La usona prezidanto Donald Trump ne ĉeestos inter la kunvenantoj. Li pasigos lundon ĉe kunveno pri la persekutado de religiaj malplimultoj, ĉefe Kristanoj, antaŭ ol aparte kunparoli kun la estroj de Pakistano, Pollando, Nov-Zelando, Singapuro, Egiptio kaj Sud-Koreio.

La ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres penis substreki la gravecon de la klimatokunveno, kaj li instigis la estrojn "alveni kun konkretaj planoj", ne nur "belaj paroladoj".

Antaŭ la lunda evento, la Unuiĝintaj Nacioj publikigis raporton kompilitan de la Tutmonda Meteologia Organizo, kiu montras akcelon de la karba poluado, altigon de la marnivelo, varmiĝantajn tutmondajn temperaturojn, kaj malkreskantajn glacitavolojn.

La raporto diras ke la meza temperaturo de la terglobo por la daŭro inter 2015 kaj la fino de 2019 tiel progresas ke tiu tempospaco fariĝos la "plej varma el iu ajn registrita egalvalora daŭro" pro 1,1 gradoj pli alte ol antaŭindustriaj niveloj.

Fontoj