Monda Organizaĵo de Sano raportas pri drog-rezistema tuberkulozo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Bakterioj de plej ofta kaŭzo de tuberkulozo, Mycobacterium tuberculosis.

Lundo, la 23-a de marto 2010

La Monda Organizaĵo de Sano eldonis ties ĉiujaran raporton pri la monda ofteco de tuberkulozo en 2008. La raporto diris, ke estis 9,8 milionoj da okazoj de tuberkulozo, kun 1,8 milionoj rezultantaj al morto. La raporto ankaŭ diris, ke estis 440.000 okazoj de tuberkulozo rezistema al pluraj drogoj, kun proksime unu triono de tiuj fatale.

La averaĝa kosto por trakti tuberkulozan okazon estis €14.78, £13.32, US$20 dum periodo de ses monatoj. La kosto trakti okazon de drog-rezistema tuberkulozo estis €365.55, £333.00, aŭ US$500, kaj ĝis du jaroj de kurado.

Kelkaj de la plej intensaj centroj de la malsano inzluzivas naciojn de la iama Sovetunio, specife Taĝikio kiu laŭ la raporto havis "proporcio de 16,5 procento MDR-TB (tuberkulozo rezistema al multaj drogoj) inter novaj okazoj de tuberkulozo, kaj 61,6 procento MDR-TB inter iamaj sanigitoj en la urbo Duŝanbeo kaj distrikto Rudaki, aŭ la plej alta proporcio iame raportita inter iamaj sanigitoj en sublanda areo."

La ofteco de tuberkulozo en Usono malkreskis 11,5% kun nur 11.540 novaj okazoj, kun 108 el tiuj estanta rezistema al drogoj.

Fontoj