Moldavujo neis rusiajn asertojn, ke Ukrainujo planas ataki Ĉednestrion
Mardo, la 28-a de februaro 2023
La 23-an de februaro, moldavaj ŝtatoficistoj neis la rusian aserton, ke Ukrainujo konspiras ataki Ĉednestrion, separaisman teritorion internacie konsideratan parto de Moldavujo.
Parlamentano Doina Gherman malakceptis la rusiajn asertojn kiel "agresan misinformon" kaj ŝtata ministro Valeriu Mija diris, ke la rusia deklaro estas "psikologia operaco", nek "reala plano".
Per sia Telegram-kanalo la moldava registaro alvokis la civitanojn esti trankvilajn kaj atendi "informon de oficialaj kaj kredeblaj fontoj de la Respubliko Moldavujo."
La 23-an de februaro, la Ministerio pri Defendo de la Rusia Federacio eldonis deklaron asertante, ke Ukrainujo amasigas "signifan kvanton de personaro kaj militaj veturiloj" apud la limo inter Ukrainujo kaj Ĉednestrio antaŭ invado, kiu laŭ la minsterio prezentos "rektan minacon" al rusiaj soldatoj deplojitaj en tiu ĉi neagnoskita ŝtato kaj avertis ke "la militfortoj de la Rusia Federacio adekvate reagos al la baldaŭa provoko de la ukraina flanko."
Antaŭe ĉi-monate, administracio de Ĉednestrio en oficiala konto ĉe socia reto asertis, ke ĝi havis pruvon de koncentriĝo de ukrainaj trupoj ĉelime, sed ĝi alŝutis nur foton de malmultaj kirasveturiloj kaj ukraina flago.
Dum kelkaj semajnoj Moldavujo estis esprimanta supozojn, ke Rusio planas puĉon en Moldavujo. La 22-an de februaro, Rusio nuligis dekreton, eldonitan en 2012, per kiu ĝi agnoskis la suverenecon de Moldavujo kaj tiu ĉi ago kaŭzis pluajn zorgajn de la moldava registaro.
En 1990 Ĉednestrio deklaris sian sendependecon disde Moldavujo, kion sekvis kelkmonata milito en 1992, finita helpe de Rusio kies pactrupoj ekde tiam troviĝas en la regiono surbaze de internacia kontrakto. Nuntempe tie estas deplojitaj 1500 rusiaj pacsoldatoj.
Fontoj
[redakti]- (en) Paul Kirby «Moldova warns of Russian 'psy-ops' as tensions rise» – BBC, 24-02-2023 (arkivita [ ])
- (en) Elena Teslova «Russian Foreign Ministry warns US, NATO, Ukraine against 'reckless steps' in Transnistria» – Anadolu Agency, 24-02-2023 (arkivita [ ])
- (en) Alexander Tanas «Moldova dismisses Russia report of Ukraine plot over Transdniestria, Moscow vows response» – Reuters, 23-02-2023 (arkivita [ ])
- (en) Brendan Cole «Putin Changes Position on Moldova Amid Airport Capture Rumor» – Newsweek, 22-02-2023 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
- 28-a de februaro 2023
- Februaro de 2023
- 28-a de februaro
- Eŭropo
- Artikoloj kun informo de BBC
- Artikoloj kun informo de Anadolu Agency
- Artikoloj kun informo de Reuters
- Artikoloj kun informo de Newsweek
- Publikigitaj artikoloj
- Eŭrazio
- Politiko
- Moldavujo
- Rusio
- Ukrainujo
- Armitaj trupoj de Rusio
- Ekstera politiko de Rusio
- Politiko de Rusio
- Invado de Rusio en Ukrainion (2022)
- Ministerio pri defendo de Rusio
- Ĉednestrio
- Konfliktoj