Memmortiga atenco en Istanbulo murdas 5 personojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 23-a de marto 2016

Pasintsabate okazis Istanbulo, Turkio, memmortiga atenco en unu el la centraj stratoj de la urbo. Almenaŭ 30 personoj estis vunditaj.

La atenco okazis en la avenuo Istiklal proksime de la placo Taksim, karakterizita pro esti unu el la ĉefaj komercaj kaj turismaj sektoroj de la centra areo de Istanbulo.

La vunditoj estis alportataj en hospitalon proksiman kie fine mortis la atakinto kaj aliaj 3 personoj. Kvara viktimo poste mortis.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Atentado suicida en Estambul deja 5 personas fallecidas, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).