Manifestaciantoj devigis la ekvadoran registaron fuĝi el la ĉefurbo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 9-a de oktobro 2019

Lenín Moreno

La ekvadora prezidanto movis la sidejon de sia registaro pro perfortaj manifestacioj, kiuj plenigis la ĉefurbon Kito. Mardon, la 8-an de oktobro, la prezidanto Lenín Moreno anoncis per la ŝtatotelevido ke li estis translokanta la registaron en la sudan urbon Guajakilo.

Frue mardon, manifestaciantoj amaseniris en la malplenan parlamentejon en Kito, kaj mallonge tie restis, antaŭ ol la polico ilin elirigis per larmogaso.

La manifestaciantoj ankaŭ okupis plurajn peltrolinstalaĵojn, kaŭzinte malkreskadon de la petrolproduktado je 30%, laŭ la ministerio pri energio.

Perfortaj manifestacioj estiĝis tra Ekvadoro antaŭ kvin tagoj, kiam Moreno anoncis ŝparorimedojn, inkluzive la ĉesigon de subvencioj por brulaĵoj, kio tuj ege altigis la prezon de fuelo.

La ŝparorimedoj estas kondiĉo de monpaga interkonsento je 4,2 miliardoj da dolaroj kun la Internacia Mona Fonduso.

Kunularoj de praloĝantoj kondukas la manifestaciojn, postulante de Moreno ke li malfaru la decidojn, kiuj laŭ ili profundigos la ekonomian malegalecon en tiu lando.

Lokaj amaskomunikiloj montris bildojn de manifestaciantoj batalantaj kontraŭ la polico, bruligantaj fajrojn kaj barantaj vojojn.

Moreno proponis intertrakti kun la praloĝantoj, sed rifuzis malfari la ŝparadrimedojn.

Fontoj