La uzo de la angla en bitlibroj superas la uzon de propraj lingvoj en multaj landoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 21-a de februaro 2016

Publikiĝis raporto de Eŭropa Unio pri la komercado de bitlibroj en Eŭropo kaj la nuna stato, ne nur rilate al la vendado de bitlibroj en eŭropaj landoj sed ankaŭ ekster la Unio. Laŭ la raporto en la merkato de ĉiu lando, kaj specife pri lingvoj, elstaras ĉiam la propran lingvon kaj la anglan.

En kelkaj landoj eĉ bitlibroj en la angla superas la tiean lingvon, ekzemple tio okazas en Slovenio, kie la nombro da bitlibrojn en la angla superas la nombron de librojn en la slovena lingvo. Ankaŭ la piratado aŭ la impostoj al bitlibroj raportitas. Laŭ la studo, eksteraj landoj ne pagas impostojn (IVA) kiel Brazilo, tio signifas grandan obstaklon por la aŭtoro kaj la librovendejoj kiuj ja devas pagi ĝin, aliaj landoj kiel Peruo ja enhavas la impostojn en la prezo de la bitlibro.

Laŭ la hispanlingva retejo specialigita pri bitlibroj kaj senpapera legado Todoereaders.com kelkaj el la kialoj por tio estas la granda pezo de la angla ene de Eŭropa Unio kaj ke la bitlibra merkato en ĉiu lando stagnas, tial multaj uzantoj ekserĉas novajn librojn en la angla anstataŭ en la denaska lingvo.

Fontoj