La irana prezidanto Ruhani postulis de la eksterlandaj potencoj ke ili eliru el la Golfo
|
|
Mardo, la 24-a de septembro 2019
Dimanĉon, la 22-an de septembro, la irana prezidanto Hasan Ruhani diris ke se oni celas la pacon kaj la sekurecon, la eksterlandaj potencoj devas "eliri el tiu mondparto" ĉar ilia ĉeesto povus estigi armkonkurson. Li ankaŭ anoncis novan iniciaton de sekureco por la Persa Golfo, la Golfo de Oman kaj la Hormuza Markolo, kiu prezentiĝos ĉe la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj pli malfrue ĉi-semajne.
Ruhani parolis ĉe la malfermigo de la Sankta Defend-Semajno, la ĉiujara memorigo de la okjara Irano–Iraka Milito, kie prezentiĝis militaj paradoj. "La ĉeesto de eksterlandaj militistoj povas endanĝerigi tiun ĉi mondparton, la internaciajn marojn, same kiel la sekurecon de ŝipvojoj kaj energio, sed nia vojo celas krei unuecon kaj kunordigon kun la ĉi-tieaj landoj", li diris. Kiuj volas ligi la ĉi-tieajn okazojn al la Islama Respubliko Irano mensogas, kiel liaj pasintaj mensogoj malkaŝiĝis [...] Se ili verdiras kaj vere celas sekurecon en tiu ĉi mondparto, ili devas ne sendi batalflugmaŝinojn, bombojn kaj danĝerajn armilojn en tiun ĉi mondparton."
"Via ĉeesto ĉiam estis malfeliĉego por tiu ĉi mondparto kaj ju pli fore vi eliros el nia mondparto kaj niaj landoj, des pli da sekureco venos al nia mondparto", li daŭrigis en la parolado kiun li faris en Teherano, la ĉefurbo. La nova sekurecplano de Ruhani direktiĝus de Irano kaj konsistigus subtenon de tieaj landoj por sekurigi la marvojojn en la mondparto. Laŭ la Associated Press, Irano pliigis kunlaboradon dum kelke da jaroj kun la mararmeoj de Ĉinio, Barato, Omano, Pakistano kaj Rusio.
La parolado okazis ĉirkaŭ unu semajnon post atako kontraŭ petrolinstalaĵoj en Sauda Arabujo kiu duonigis la saud-araban petrolproduktadon. La jemenaj Huthioj prenis al si la respondecon por la atako, sed kaj Sauda Arabujo kaj Usono pretendis ke Irano partoprenis en ĝi. La unuaj raportoj temis pri atakoj de senpilotaj aviadiloj, sed la saud-araba registaro diris ke la atakoj inkluzivis krozmisilojn kiuj ne povis elveniri el Jemeno.
Usono pli forte kulpigis Iranon pri la atako kaj promesis sendi pli da militistoj al Sauda Arabujo. Lastatempe, Usono anoncis mararmean koalicion por gardi la Persan Golfon, al kiu aliĝis Aŭstralio, Barejno, Sauda Arabujo, Usono, Britujo kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.
La ĉiujara kunveno de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj estas malfermonta hodiaŭ.
Fontoj
Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Iran's President Rouhani tells foreign powers to leave Persian Gulf, el anglaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).
(angle) «Iran warns foreign forces to stay out of Gulf, amid new US deployment» – BBC News Online, 22-09-2019 (arkivita [ ])
(angle) Nasser Karimi «Iran asks West to leave Persian Gulf as tensions heightened» – Associated Press, 22-09-2019 (arkivita [ ])
(angle) «Rouhani: Foreign Military in Region Threatening Energy Security, Peace» – Fars News Agency, 22-09-2019 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |
- Irano
- 24-a de septembro 2019
- Septembro de 2019
- 24-a de septembro
- Artikoloj kun informo de BBC News Online
- Artikoloj kun informo de Associated Press
- Artikoloj kun informo de Fars News Agency
- Publikigitaj artikoloj
- Ŝlositaj artikoloj
- Azio
- Mezoriento
- Unuiĝintaj Nacioj
- Teherano
- Sauda Arabujo
- Jemeno
- Usono
- Persa Golfo
- Golfo de Oman
- Hormuza Markolo
- Milito
- Politiko
- Energio
- Hasan Ruhani
- Jemena Enlanda milito (ekde 2015)
- Hutia movado
- Rusio
- Ĉinio
- Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj
- Barato
- Omano