La hispana estas la dua plej uzata lingvo en Instagram

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 11-a de majo 2015

Post la angla, la hispana estas la lingvo pli uzata en Instagram, informis hodiaŭ la interkona retejo pri fotografiado apartenanta al Facebook.

Post la angla, la hispana estas la lingvo kiun oni pli uzas ene de nia platformo.
David Cuen, Community Manager de Instagram.

La reta socia pri fotogradiado kreis la kontos InstagramES, ĉar la lingvo "bezonis tujan priatenton". La oficiala konto estas dediĉita al la hispanparolantaro, en ĝi estos elstatigitaj kreemajn enhavojn kulture interesaj, kaj historioj en la hispana. Estos elektitaj ne nur enhavoj kreitaj de la hispanparolantaj Instagram-uzantoj plek sekvataj, sed ankaŭ "voĉoj kiuj ne ĉiam estas sur la surfaco" kaj havas proponojn "mirigajn".

"Tiu ĉi grupo kiun ni vidas bezonis propran spacon ĉar ne ĉiuj parolas la anglan, por la personoj gravas ricevi aferojn en sia propra lingvo", diris Cuen.

Ĝis nun, Instagram havis oficialan konton en la angla kaj kelkaj por especifaj landoj (Rusio, JapanioBrazilo), sed tiu ĉi estas la unua dediĉita al lingvo.

Cuen indikis ke la reto pri fotografiado kalkulas je 300 milionoj da uzantoj kiuj elspezas averiĝe po 21 minutojn tage.

Fontoj