Saltu al enhavo

La Parlamento de Katalunio komencas la vojon al sendependiĝo disde Hispanio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 9-a de novembro 2015

La Parlamento de Katalunio aprobis deklaracion pri la komenco de la proceso pri sendependiĝo disde Hispanio. La deklaracio estis aprobita de la absoluta plimulto de la parlamentanoj: 72 voĉdonoj poraj, 63 voĉdonoj kontraŭaj kaj 0 sindetenoj. Kiel antaŭvidite, la poraj voĉdonoj venis el la du parlamentaj grupoj kiuj apogas la sendependecon de Katalunio: Junts pel Sí -JxSí- (Kunigitaj por la jeso) kaj Candidatura d'Unitat Popular -CUP- (Popol-Unueca Kandidataro). Inter la du parlamentaj grupoj sumis 72 voĉdonojn, do sufiĉe por aprobi la deklaracion.

Tuj post la voĉdonado, la parlamentanoj poraj al sendependeco stariĝis kaj aplaŭdis. Samtempe la deputitoj kontraŭaj al sendependenteco de la Partido Popular -PP- montris la flagojn de Hispanio kaj Katalunio kiel protesto kontraŭ la deklaracio. La parlamenta grupo Catalunya Sí que es Pot -CSQP-, kiuj voĉdonis kontraŭe, montris afiŝon kun la mesaĝo "referendumo", ĉar ĉi tiu grupo, malgraŭ ke ĝi voĉdonis kontraŭe al la deklaracio, petas interkonsentitan referendumon pri sendependeco.

Unu el la kernaj punktoj de la teksto estas tiu, kiu atentigas pri tio ke, nek la Parlamento nek la proceso de malkunigo disde Hispanio obeos la decidojn de la hispanaj institucioj, ĉefe la Konstitucian Tribunalon. Ankaŭ diras ke la estonta Gubernio nure plenumos la katalunan leĝaron.

La deputito kaj ĉefulo de Junts pel Sí, Raül Romeva i Rueda, deklaris:

... Tio ĉi jam ne halteblas; se ne okazos hodiaŭ (la sendependiĝo), okazos morgaŭ.
Raül Romeva i Rueda

Reagoj de la hispania Registaro

Horon post la aprobado de la deklaracio en la kataluna Parlamento, la Prezidanto de Hispanio, Mariano Rajoy, anoncis dum ĵurnalista konferenco ke li kunvokis kunvenon de Ministroj por denunci la deklaracion pri sendependeco kaj nuligi ĝin. La kunveno okazos la venontan merkredon.

Ni ne permesos ke tio ĉi daŭrigu. Ni uzos ĉiajn rimedojn por defendi demokration. Ni uzos nur la leĝon, sed la tutan leĝon.
Mariano Rajoy



Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q24708332Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo


Fontoj