La Papo pripensas la eblon permesi kardinaligi virinojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 24-a de septembro 2013

Francisko pripensas la eblon permesi kardinaligi virinojn laŭ intervjuo al La Civiltà Cattolica, kie la papo certigas ke "La Eklezio ne povas esti si mem sen la virino". La eblon kardinaligi virinojn ankaŭ pripensis la antaŭa Papo, Benedikto la 16-a, sed la afero neniam estis plenumita.

Por fari tion la Papo pensas permesi nomumi kardinalojn eĉ se ili ne estas sacerdotoj, sufiĉus esti diakono por la nomumado, kaj reveni al antikva tradicio de antaŭ 800 jaroj laŭ kiu virinoj povis esti diakoninoj. La Armena Apostola Eklezio kaj la Eklezio de Grekio nuntempe permesas al virinoj esti diakoninoj.

Laŭ tiu vojo virinoj povus esti nomumitaj kardinalojn. La Papo volus tiel doni pli gravan rolon al virinoj ene de la Eklezio, unu el la plej kritikataj aferoj de la nuna Katolika Eklezio.

Fontoj