La ĝusta nombro da mortintoj en Ĉinio povus esti multoble pli granda ol la oficiala nombro

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 31-a de marto 2020


Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio

Laŭ la brita gazeto Mail on Sunday, la brita registaro koleras kontraŭ Ĉinio akuzante ĝin pri maltroigo de la nombro da kazoj de COVID-19. Ĝi opinias ke la ĝusta nombro da konfirmitaj kazoj povus esti 15 ĝis 40-obla.

Kamionisto en Uhano liveris proksimume 5000 cindrurnojn al unusola funebrejo dum du tagoj la pasintan semajnon, laŭ la South China Morning Post, kiu citis raporton de la magazino Caixin.

La oficiala nombro da mortintoj «ne povas esti ĝusta... ĉar la bruligiloj estis funkciantaj senpaŭze», diris unu loĝanto kiu nomis sin nur per sia familia nomo, Zhang. «Do kiel eblas ke tiom malmulte da homoj mortis?» demandis Zhang. Laŭ la aŭtoritatoj, la nombro da mortintoj en Uhano estas 2 535.

Iuj loĝantoj de Uhano diris per sociaj retejoj ke la funebrejoj en Uhano estas «transdonantaj 3500 cindrurnojn ĉiutage». Je la nuna rapideco, oni estos transdoninta ĉirkaŭ 42 000 cindrurnojn inter la 23-a de marto kaj la 5-a de aprilo, kiam tradicia funebra festo komenciĝos.

Polica dokumento je la 3-a de januaro ordonanta al la kuracisto Li Wenliang ĉesigi la disvastigon de «onidiroj» pri «Sasosa viruso»

De la komenco de la epidemio en Ĉinio, la registaro rifuzis malkaŝi la verajn nombrojn da kazoj kaj mortintoj. Spertuloj opinias ke la viruso eble komenciĝis en oktobro, plurajn monatojn antaŭ ol la Komunista Partio de Ĉinio avertis la mondon pri la riskoj de tiu mortiga malsano. Anstataŭ priparoli la aferon, la Komunista Partio arestis ĵurnalistojn kaj kuracistojn kiuj provis krii alarmon. Krome, ĝi blokis ĉiujn informojn en sociaj retoj kaj forigis ĉiujn novaĵojn provantajn raporti la verajn nombrojn da infektitoj.

La ĉinaj aŭtoritatoj faris du gravajn ŝanĝojn en sia anglalingva amaskomunikila sinteno. La unua ŝanĝo malatentis faktojn pri la origino kaj la disvastiĝo de la malsano kaj atentigis sociamaskomunikilajn mesaĝojn laŭdantajn la reagon de la registaro kaj la prezidanton Xi Jinping. La dua ŝanĝo je la fino de februaro estis kiam ĝi fariĝis pli agresema kontraŭ okcidentaj landoj, akuzante ilin pri ksenofobio kaj dubigante la originon de la viruso.

Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizaĵo pri Sano

Malgraŭ ĉio tio, la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) regule laŭdis la Komunistan Partion pro ĝia «travidebleco» kaj «estreco», dirante ke ties agoj estis «farantaj nin pli sekuraj». Je la nekredeco de sanprofesiuloj tra la mondo, finfine avertitaj pri la graveco de tiu minaco en januaro, la MOS unue rifuzis deklari publikan sankrizon. Reprezentantoj de la MOS senbride laŭdis la respondon de Ĉinio rimarkiginte ke «la ĉinoj sentas sin protektataj». Ĝi atendis monatojn antaŭ ol deklari pandemion, kaj ankoraŭ hodiaŭ la MSO daŭre laŭdas Ĉinion kaj maltroigas la minacon de la kronviruso.

Alilande, la propaganda maŝino de Ĉinio kredigas ke la malkreskantaj nombroj da infektitoj pruvas ke centralizigita estrado pli efikas ol demokratia regado, malatentante tion, ke iuj demokratiaj landoj kiel Singapuro kaj Tajvano multe pli bone fartas ol Ĉinio, eĉ konsiderante nur la oficialajn nombrojn de la ĉina registaro. Tamen, la plej ofta opinio ekster Ĉinio estas ke oni povintus eviti la pandemion se la registaro de Ĉinio estus aginta tuje kaj travideble.

Fontoj