López Obrador: Meksiko fartas pli bone ol Usono rilate la kronvirusan pandemion

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Salti al navigilo Salti al serĉilo
López Obrador fotita en 2020.

Dimanĉo, la 28-a de februaro 2021

Meksiko

Pli pri Meksiko
Latin-AmerikoNordameriko

La meksika prezidanto Andrés Manuel López Obrador je ĉi tiu semajno asertis, ke lia nacio fartas pli bone rilate la kronvirusan pandemion KOVIM-19 ol Usono.

López Obrador komentis ke fari komparojn inter landoj estas «malbonguste», tamen plue diris ke «la plej potenca nacio sur la tero, nia najbaro, fartas pli malbone ol ni.» Kvankam la kvanto da mortintoj en Usono pro KOVIM-19 estas sendispute pli granda ol en Meksiko, la kvanto da loĝantoj estas diferenca inter la du nacioj.

Aliflanke, rilate amasimunigadon: Meksiko ĉi-momente administris 1,7 milionojn da vakcinoj de Pfizer, kune kun 200 mil vakcinoj de Sputnik V; dume Usono sukcese imunigis pli ol 64 milionojn en ĉi tiu momento.

Responde al tiu fakto, la meksika prezidanto opiniis ke estas «tuta maljustaĵo» kiel riĉaj landoj «hamstras» la vakcinojn, invitante la Unuiĝintajn Naciojn interveni en ĉi tiun procezon de imunigado ĉe tutmonda nivelo.

Fontoj[redakti]

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo López Obrador afirma que México esta llevando mejor que Estados Unidos la pandemia por Covid-19, el hispanaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).