Kvin mortintoj pro pafado en lernejo de Kanado
Sabato, la 23-a de januaro 2016
Kvin personoj estis murditaj pafe en lernejo en La Loche, en Saskatchewan, la aliaj du estas enhispitaligitaj. Ĉi-cifero estos konfirmita de la Reĝa Kanada Rajda Polico. La suspektato restas sub la zorgo de la polico..
|
Centra Ameriko, Nordameriko, Sudameriko |
La ambulanco-sistemo de la areo de Saskatchewan moviĝis al La Loche ĉirkaŭ la 6:35 p.t.m. (UTC).
Justin Trudeau, Ĉefministro de Kanado, konfirmis la pafadon. "Ĉi tiu estas la plej malbona koŝmaro por iu ajn gepatro" diris la ĉefministro en Davos, Svislando, kie okazas nun la Monda Ekonomia Forumo.
La pafado okazis en la Komunuma Lernejo de La Loche, konstruaĵo por kurso-jaroj de 7-a ĝis 12-a. La Loche estas indiĝena loko norde de Saskatchewan, kie loĝas 3,000 personoj.
La Premiero de Saskatchewan, Brad Wall, esprimis siajn kondolencojn al la viktimoj:
La vortoj ne povas esprimi mian surprizon kaj bedaŭron pro la teruraj okazaĵoj en La Loche. Miaj preĝoj estas kun ĉiuj la viktimoj, familioj kaj amikoj kaj la personoj de la komunumo. Dankon al KRP kaj al la skipo pri krizoj kiuj respondis rapide al la pafadoj. La Edukaj kaj Sociaj Servoj estos disponeblaj por provizii ĉian helpon de krizo aŭ konsilo-servoj al la lernejo kaj la komunumo. | — Premiero de Saskatchewan, Brad Wall
|
Fontoj
Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Tiroteo en una escuela en Canadá deja cinco muertos, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).
(angla) «School in lockdown, report of a shooting in La Loche, Sask.» – CBC News, 22-01-2016 (arkivita [ ]) (hispana) «Canadá: Tiroteo en una escuela deja al menos 2 muertos» – RT en Español, 22-01-2016 (arkivita [ ]) (hispana) Michael Martínez «4 muertos deja un tiroteo en una escuela de Saskatchewan, Canadá» – CNN en Español, 22-01-2016 (arkivita [ ]) (hispana) «Al menos dos muertos y un detenido por un tiroteo en un centro educativo de Saskatchewan» – Europa Press, 22-01-2016 (arkivita [ ]) (hispana) «Cuatro personas fallecen en un tiroteo en una escuela en Canadá» – BBC Mundo, 22-01-2016 (arkivita [ ]) (hispana) AP «Un tiroteo en una escuela del norte de Canadá deja cinco muertos» – El País, 22-01-2016 (arkivita [ ]) (hispana) EFE «Cuatro muertos en un tiroteo en un colegio canadiense» – El Mundo, 22-01-2016 (arkivita [ ]) (hispana) «Cinco muertos y dos heridos deja tiroteo en Canadá» – Semana, 22-01-2016 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |
- 23-a de januaro 2016
- Januaro de 2016
- 23-a de januaro
- Kanado
- Artikoloj kun informo de CBC News
- Artikoloj kun informo de RT en Español
- Artikoloj kun informo de CNN en Español
- Artikoloj kun informo de Europa Press
- Artikoloj kun informo de BBC Mundo
- Artikoloj kun informo de El Pais
- Artikoloj kun informo de El Mundo
- Artikoloj kun informo de Semana
- Publikigitaj artikoloj
- Ŝlositaj artikoloj
- Krimo
- Nordameriko
- Okazoj
- Forpasoj
- Svislando