Kriza renkontiĝo de Putin kaj Poroŝenko en Minsko

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 26-a de aŭgusto 2014

Renkontiĝo de ŝtataj ĉefoj de la Eŭrazia Unio.

Ekde junio ili ne renkontiĝis unu la alian: Nur nun la ukraina prezidento Petro Poroŝenko kaj lia rusia kolego Vladimir Putin denove vidiĝas en la belorusa ĉefurbo Minsko. Ĉe la renkontiĝo ĉeestos komisaroj de la Eŭropa Unio, inter kiuj Karel De Gucht (komerco) kaj Günther Oettinger (germane) (energio).

Estas la unua renkontiĝo de la kontraŭuloj ekde semajnoj: Rusia prezidento Putin kaj lia ukraina samoficulo Poroŝenko venos hodiaŭ por priparoladoj al Minsko. Ĉu ili povos trovi politikan solvon pri la milito en orienta Ukrainujo? Ekspertoj estas skeptikaj.

Je unua rigardo ŝajnas absurde: Ĝuste Aleksandro Lukaŝenko, kiu havas en la Okcidento la kromnomon "lasta Diktatoro de Eŭropo", prezentas sin kiel ĉefan paco-peranton inter Kievo kaj Moskvo. La Eŭropa Unio traktadis la belorusan prezidenton antaŭ nelonge kiel forpuŝitulon. Tamen ĉi momente venas rekte tri komisaroj de EU al Minsko – kiel observuloj. Ĉar tie renkontiĝas hodiaŭ la ŝtataj ĉefoj el Kazaĥujo, Nursultan Nazarbajev, kaj Belorusujo same kiel Rusia prezidento Vladimir Putin kaj lia ukraina samoficulo Petro Poroŝenko.

Unua renkontiĝo ekde junio

Kaj fakte estas apenaŭ iu pli taŭga kiel gastiganto pri tiaj priparoladoj: Ĉar Lukaŝenko, kiu certigas por si ekde pli ol 20 jaroj per balancila politiko inter Eŭropo kaj Rusujo la politikan supervivon, estas sukcesinta resti neŭtrala je la ukraina konflikto.

Vladimir Putin povas esti certa pri tio, ke Lukaŝenko estas lojala al li. Sed la aliĝon de Krimeo al Rusujo la belorusa prezidento ne agnoskis – kaj li scias tre bone, ke tio plaĉas al Eŭropo. La bazon por bonaj rilatoj al Poroŝenko li metis, kiam li vojaĝis al Kievo pro ties enoficigo. Mallongan komercan militon ĉi somere rapide forlasis Belorusujo kaj Ukrainujo.

Minsko estas peninta pri tiu ĉi renkontiĝo, ĉar ĝi povus signifi la finon de la nuna internacia izoliteco. Ĝi iĝos la unua kunveno inter Poroŝenko kaj Putin ekde, kiam ili en junio ŝajne parolis unu kun la alia dum ĉirkaŭ 15 minutoj ĉe la T-Tago -liberiga prifesto en Normandujo kun ĉeesto de Angela Merkel kaj la franca prezidento François Hollande.

Eksperto pri ekstera politiko avertas pri tro grandaj atendoj

"La renkontiĝo montras, ke ĉiuj koncernatuloj utiligas ĉiun provon por trovi elirejon el la krizo", diras la Moskva eksperto pri ekstera politiko Fjodor Lukjanow. Li nomas la formaton "ne kutima, sed eble utila". Tamen precize kiel Angela Merkel post ŝia vizito al Kievo pasint-findesemajne la renoma eksterpolitik-eksperto, kiu konsiladas al la rusia registaro, li avertas pri tro grandaj atendoj.

Kievo ne povas permesi al si longan militon

Krom la ukraina federaligo Rusujo insistos precipe pri la blok-libereco de Ukrainujo. Ĝi devus eniri nek EU nek NATO. Usonajn raketojn ĉe la rusia limo Putin decide volas eviti. Sed ĉiam kreskantan punoj-spiralon la rusia ekonomio ne povas senfine elporti same kiel la populareco de Putin.

Belorusujo profitas pro rusiaj punoj (sankcioj)

Eksperto Lukjanov diras, ke la sola elirejo estus paketsolvo, en kiu, krom la neŭtraleco kaj nova konstitucio de Ukrainujo, ankaŭ estus fiksendaj gaskonflikt-solvo kaj ekonomia restarigo de Ukrainujo. Estas certe: la bataloj daŭros, ankaŭ se samtempe oni traktados pli intense ol antaŭe. Dum Rusujo, Ukrainujo kaj la Okcidento ŝajne nur povos perdi en ĉi tiu krizo, Lukaŝenko ĉiaokaze gajnis – eĉ se la konflikto daŭros. Ĉar Rusujo importas nun ankoraŭ apenaŭ nutraĵojn el la EU, ĝi devas ricevi liveraĵojn ekde la najbaroj. Ankaŭ la belorusa armila industrio (angle) profitos. Anstataŭ el Ukrainujo Rusujo eltiros nun liverotajn pecojn por armilaj sistemoj el Belorusujo.

Fontoj