Kreskas streĉoj inter Turkio kaj Rusio pro la mortigo de du soldatoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 21-a de februaro 2020


Aerfrapoj de la siria registaro en Idlibo (2017)

Streĉoj inter Turkio kaj Rusio kreskis, ĵaŭdon la 20-an de februaro, pro la mortigo de du turkaj soldatoj pro aerfrapo de la siriaj registaraj militfortoj. Moskvo, kiu subtenas la registaron de Damasko, akuzis Ankaron pri subtenado de teroristoj en Sirio.

Per komunikaĵo, la turka ministerio pri defendo diris ke la aefrapo en la gubernio Idlibo vundis kvin pliajn homojn. Ankaro ne klarigis kiu respondecas pri la atako, sed ĝi diris ke oni tuj kontraŭatakis «pli ol 50 celojn de la siria reĝimo», inkluzive tankojn kaj artilerion.

La turka direktoro pri prezidanteca komunikado Fahrettin Altun senpere celis Damaskon. «Turkaj soldatoj en Idlibo, ĉeestintaj por starigi pacon kaj prizorgi humanitaran helpon» estis mortigitaj de «atako fare de la siria reĝimo», tvitis Altun.

Ĝis nun Damasko ne respondis. Sed la rusia ministerio pri defendo anoncis ke ĝia aerarmeo frapis en Idlibo ribelulojn subtenatajn de Turkio, kiuj estis ekpenetrintaj la liniojn de la Damaska armeo.

Nek Moskvo, nek Anakro diris precize kie la aerfrapo okazis.

Pli kaj pli profunden en militon

La ĵaŭda mortigo de du turkaj soldatoj okazis post la mortigo de 13 aliaj pli frue ĉi-monate fare de la Damaska armeo. «Ŝajnas ke oni iras pli kaj pli profunden en militon kontraŭ la siria armeo; kiu scias kion tio rezultigos?», diris la profesoro pri internaciaj rilatoj Soli Ozel ĉe la universitato Kadir Has en Istanbulo.

Dum tiu kresko de perforto, la diplomatiaj klopodoj inter Turkio kaj Rusio restas senrezultaj. Kvankam Ankaro kaj Moskvo subtenas kontraŭajn flankojn en la siria enlanda milito, ili kunlaboras por provi fini la konflikton. Tiu kunlaboro estas la kialo de pli profundaj duflanka rilatoj kiuj malkvietigas la tradiciajn okcidentajn aliancanojn de Turkio.

Tamen, la okazantaĵoj en Idlibo ŝajnas minaci la pli proksimiĝintajn rilatojn inter Turkio kaj Rusio. «Estas rompo de fido, definitive», diris la profesoro pri internaciaj rilatoj Huseyin Bagci ĉe la Mezorienta Teknika Universitato.

«La diroj de Turkio estigis grandan danĝeron por la rilatojn kun Rusio», li aldonis. Sed la diroj de Dimitri Peskov, proparolanto de la rusa prezidanto Vladimir Putin, kaj tiuj de la rusa ministro pri eksteraj aferoj Sergej Lavrov, «montras ke ili ne timas Turkion kaj ke ili daŭrigos sian subtenon al Damasko. Ne estas eliro, nek politike parolante nek milite».

Sed Moskvo daŭre eltendas la manon al Ankaro diplomatie. «Ni jam pretas labori je ĉiu ajn nivelo, inkluzive la plej altan», diris Peskov merkredon, la 19-an de feruaro. «Ĝis nun, mi ne ricevis ordonon pretigi prezidantecan renkontiĝon».

Rilatoj inter Erdogan kaj Putin

Recep Tayyip Erdoğan kaj Vladimir Putin disvolvigis tion, kio aspektas esti bone funkciantaj rilatoj, faciligantaj pli profundajn duflankajn ligojn. Kvankam la multe priparolata interpersona kemio inter la du estroj helpis solvi antaŭajn krizojn, spertuloj opinias ke la konflikto pri Idlibo povus esti nesolvebla.

«La fido inter Putin kaj Erdogan estas unu afero», diris Bagci. «Sed la politikaj interesoj malsamas. Kiu el la du cedos estas demando nerespondita. La usonanoj apogas Turkion kaj plifortigas la pozicion de Erdogan fronte al Putin. Putin estas tre zorgema pri Erdogan ĉar iliaj rilatoj ne estas tiom fortaj kiom antaŭe»

La usona prezidanto Donald Trump subtenis la sintenon de Erdogan pri Idlibo dum telefona alvoko pli frue ĉi-monate. La rilatoj inter Usono kaj Turkio estas streĉigitaj, parte pro la pliprofundiĝantaj ligoj de Ankaro kun Moskvo. Oni rigardas la lastatempan apogon de Vaŝingtono kiel suspektindan.

Fontoj