Kanada polico protektas nazian monumenton

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 19-a de julio 2020

Parado de volontuloj de la 14-a SS-divizion. Lvivo, la 18-a de julio 1943.

Kanada polico komencis enketon pri la suspektata "krimo de malamo" post kiam la 21-an de junio iu skribis la vortojn "Nazi war monument" (Nazia militmonumento) sur monumento omaĝe al soldatoj de la 14-a divizio de SS situanta ĉe la ukraina tombejo de Sankta Volodimir en Oakville, 40 km for de Toronto. Policestro Steve Elms diris, ke la grafitaĵo aperis sur la monumento kaj celas "identigeblan grupon", do laŭ kanadaj leĝoj ĝi estas konsiderata "krimo de malamo".

De "krimo de malamo" al "vandalismo"

Bernie Farber, la prezidanto de la Kanada Kontraŭmalama Reto esprimis ekstreman miron: "Mi estas sincere ŝokita!" pepis li en Tvitero. La eminenta homrajtdefendanto aldonis, ke li pretas instrui al la policanoj naturon de la krimoj de malamo kaj alvokis forigon de la vortumo el la afero. La polico respondis, ke mankas pruvoj, ke verkintoj de la grafitaĵo celis la naziojn, kaj supozeble la celo estis la ukraina komunumo. "Ni bedaŭras iun ajn damaĝon, kaŭzitan de misinformado sugestanta ke la servo iel ajn subtenas naziismon" aldonis la polico. Ĝi ne donis bildon de la grafitaĵo, klarigante tion per maldeziro de plua disvatigado de tiaj grafitaĵoj. Tamen en la kanalo Ukrainian Kontakt TV ĉe Jutubo aperis bildo kun la menciitaj vortoj.

La monumento al la 14-a SS-divizio. Oakville, Kanado.

Post kritiko en la amaskomunikiloj la polico ŝanĝis la vortumon de "krimo de malamo" al "vandalismo". Tamen la publiko nun koncentriĝis je alia afero, demandante kial entute Kanado havas naziajn monumentojn. Estro de la regiona polico Stephen Tanner agnoskis en Tvitero: "La plej malfeliĉa parto de ĉio ĉi estas unuavice ke tia monumento entute ekzistas". Li aldonis: "Mi persone estas ŝokita kaj surprizita, ke tia monumento entute ekzistas".

Bernie Farber bonvenigis la pepaĵon, aldoninte: "Ricevo de la policestra subteno, almenaŭ tio povus esti komenco de la revizio de ĉiuj tiaj monumentoj en Kanado, glorigantaj tiujn kiuj servis al la nazioj aŭ kiuj servis en la naziaj SS-trupoj". Rabeno Meyer H. May diris: "Iu ajn monumento, kiu omaĝas soldatojn, kiuj batalis por la Hitlera genocida reĝimo estas nenio alia ol damaĝo kaj insulto kontraŭ la memoro de la kanadaj soldatoj, kiuj faris la plej altan sinoferon dum la Dua mondmilito por libereco kiun ni ĉiuj valorigas".

La profesoro Per Rudling el la Universitato de Lund (Svedio) en sia nova libro konstatas ke plejparto de tiaj monumentoj estis starigitaj en la 1980-aj jaroj kaj "krom la ukraina diasporo tiuj monumentoj estas plejparte nerimarkeblaj".

Guberniestro de Galicio Otto Wächter salutas volontulojn de la 14-an SS-divizion. Lvivo, la 18-a de julio 1943.

En Kanado haveblas almenaŭ du pliaj statuoj omaĝe al la ukrainaj kunlaborantoj kun nazioj. En Edmontono troviĝas statuo, parte financita de la impostpagantoj, al Roman Ŝuĥeviĉ, nazia kunlaboranto, kiun la rusia ambasado en Otavo jam menciis en sia pepaĵo en 2017 pri "naziaj monumentoj" en Kanado, kaŭzinte vastan socian reagon. En la tombejo de Edmontono staras la dua statuo, dediĉita al la 14-a divizio de SS.

Rob Burton, urbestro de Oakville diris ke la municipo ne reguligas enhavon de la privataj tombejoj kiel tiu ĉi ukraina. Li aldonis: "Tio persone abomenigas min, mi havas familion, kiu mortis batalante kontraŭ la nazioj. Se leĝoj de Ontario permesus forigi tion, mi farus tion antaŭ 14 jaroj".

En 2017 pola juĝisto eldonis ordonon pri aresto de la 98-jara Michael Karkoc, vic-komandestro de la 14-a SS-divizio, tiam loĝinta en Usono. Li estis akuzita pri militkrimoj, interalie pri koordinado de masakrado de 44 civiluloj, inkluzive infanojn kaj virinojn, en la pola vilaĝo Chłaniów en julio 1944. La akuzito mortis antaŭ esti juĝita.

En aprilo 2018 pli ol 50 membroj de la Usona Kongreso kondamnis klopodojn de la registaro de Ukrainio glorigi "naziajn kunlaborantojn", speciale menciinte ceremoniojn kaj monumentojn omaĝe al la 14-a SS-divizio.

Historia notico

Heinrich Himmler vizitas la 14-an SS-divizion. Majo 1943.

La 14-a SS-divizio, konata ankaŭ kiel la divizio Galicio, estis formita en 1943 el ukrainaj naciistoj, kiuj aliĝis al la nazioj dum la Dua mondmilito kiel volontuloj. La Nazia Germanio tiam alfrontis kreskantan premon de la Ruĝa Armeo kaj ties okcidentaj aliancanoj. Krome batalado ĉe frontlinio la divizio partoprenis ekstermadon de la judoj kaj buĉadon de la poloj, konatan kiel la Volinia masakro. La 28-an de februaro 1944 ili partoprenis masakradon de 850 poloj en la vilaĝo Huta Pieniacka. En 1944 la divizio partoprenis subpremadon de la Slovaka nacia ribelo. En aprilo 1945 la divizio estis enkorpigita en la Ukraina Nacia Armeo, kiu estis parto de Wehrmacht.

En majo 1944 la SS-estro Heinrich Himmler sendis al la divizio gratulmesaĝon.

Via patrujo iĝis pli bela ekde kiam vi forigis — je nia iniciato, mi devas diri — la loĝantojn, kiuj tiom ofte malpurigis la fieran nomon de Galicio — nome la judojn. Mi scias, ke se mi ordonos al vi likvidi la polojn, mi permesus al vi fari tion kion vi sopiras fari ajnakaze.
Heinrich Himmler.
Futbalaj zelotoj gratulas pri la 70-a datreveno de la 14-a SS-divizio. Lvivo, Ukrainio. La 28-a de aprilo 2013.

SS estas mallonga nomo de la nazia organizaĵo Schutzstaffel (Protekta Skadro), origine establita kiel persona gardistaro de Adolf Hitler kaj poste transformita je la plej fidelaj trupoj de la nazia partio NSDAP. SS regis ĉiujn koncentrejojn, plenuminte plejparton de la naziaj krimoj. La Nurenberga tribunalo kondamnis ĝin kiel kriman organizaĵon, post kio ĝi estis oficiale malpermesita. Tamen la ukraina diasporo, kaj en lastaj jaroj ankaŭ la aŭtoritatoj de Ukrainio, konsideras ukrainajn naciistojn naciaj herooj, kiuj luktis kontraŭ komunismo, eĉ se kadre de SS kaj aziaj naziaj organizaĵoj.




Fontoj