Japanujo: La japana ministro de Financoj petas al la maljunuloj ke ili forpasu rapide

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 2-a de februaro 2013

Tarō Asō.

La japana ministro de Financoj, Tarō Asō, petis al la maljunuloj ke ili forpasu rapide,cele al redukto de la elspezoj pri sano.

Aso Taro (麻生 太郎, 20-a de septembro 1940), vic-ĉefministro de Financoj kaj eksa ĉefministro, estis devigita pardonpeti tial ke li invitis la maljunulojn al forpaso, kaj rapide.

Pledante klare por eŭtanazio, Aso Taro deklaris pasintan lundon antaŭ la Nacia Konsilio pri la soci-sekureca reformo ke la pacientoj en vivo-fino estis nur personoj kun tuboj al kiuj oni devus permesi morti rapide se ili deziras.

La ofendo al milionoj de aĝaj japanaj voĉdonantoj – unu kvarono el la 120 milionoj da loĝantoj aĝas pli ol 60 jaroj -, Aso Taro erarkonfesis la sekvontan tagon, publikigante komunikaĵon en kiu li agnoskas netaŭgajn dirojn, eĉ se ili finfine esprimas lian propran opinion.
   

Fontoj