Japana konstitucio: dumlude ŝanĝi la regulojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 28-a de aprilo 2014

Rekonstrui Japanion kiel milite potencan ŝtaton: jen la celo de la ĉefministro Abe Shinzo, kiu enoficiĝis antaŭ unu jaro. Tamen por tion fari necesas revizii la nunan konstitucion.

La konstitucio, efektivigita en 1947, enhavas „pacan” artikolon 9. Ĝi tekstas: „La japana popolo ... rezignas por ĉiam, kiel rimedo por solvi internacian konflikton, pri militoj ... kaj pri minacoj per arma forto aŭ uzo de arma forto. Por realigi ĉi tiun celon ni ne konservas landan, maran kaj aeran fortojn, nek aliajn militpovojn. Ni ne aprobas la rajton de militado.”

En 1951 Japanio subskribis traktaton pri sekureco kun Usono (kaj en 1960 reviziis), kaj ili milite alianciĝis. Tiel Usono volis, ke Japanio helpu en militoj interalie en la korea duoninsulo, Vjetnamio, Irako kaj Afganio. Sed Japanio neniam sendis trupojn.

Armeo

Krome la traktato entenas devon pri komuna memdefendo. Tamen antaŭaj japanaj registaroj opiniis, ke artikolo 9 malpermesas sendi memdefendan armeon por batali kune kun usonanoj.

Nun la ĉefministro Abe, laŭ la volo de Usono kaj ankaŭ laŭ sia propra konvinko, komencas revizii la konstitucion. Li volas aboli alineon 2 de artikolo 9 por konstrui fortan armeon precipe, se necese, por kontraŭstari Ĉinion kaj por povi batali kun Usono. Lia tasko, tamen, ne facilas. Unue, la subtenantoj de la ŝanĝo de artikolo 9 estas malpli multaj ol la oponantoj. Due, la kondiĉa proceduro por ŝanĝo estas rigida. Laŭ artikolo 96 de la konstitucio nepras, ke aprobos pli ol du trionoj de ĉiuj membroj de du ĉambroj de la parlamento. Krome necesas referendumo kun plimulta popola aprobo.

Obstakloj

Por ĉirkaŭiri la obstaklojn Abe nomumis novan ĝeneralan direktoron de la kabineta buroo pri leĝofarado. Tiu, neante antaŭajn buroajn interpretojn, opiniis, ke artikolo 9 efektive permesas komunan memdefendadon.

Krome aperos baldaŭ raporto de la komisiono pri sekureca leĝofarado. Jam antaŭvideblas la konkludo, ĉar la komisiono konsistas el tiuj, kiuj subtenas la opinion de la ĉefministro.

Dume, por faciligi la revizion de la konstitucio, Abe proponis ŝanĝi artikolon 96, por ke sufiĉu aprobo de simpla plimulto en ambaŭ parlamentaj ĉambroj.

Kontraŭ tiu politiko leviĝas multe da kolero, kritiko kaj riproĉo. Ŝajnas, ke Abe agas samkiel sportistoj, kiuj provas ŝanĝi la ludregulojn dumlude.

Fontoj