Israelo militeniras en Gazan Sektoron

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 13-a de julio 2014

Israelo invadis ĉi-dimanĉe matene Gazan Sektoron laŭ raportoj de lokaj radiostacioj kaj posta informo de la novaĵ-agentejo AFP.

Ruĝe: Areoj kun konstruaĵoj. Roze: Rifuĝejoj.
Fonto: Gringer, Rastrojo

La Israela armeo petis al la loĝantoj de Norda Gazo horoj antaŭe, vakigi sian hejmon tujtuje. Tiam, kelkaj tankoj moviĝis al la landlimo inter ambaŭ nacioj.

Dimanĉe matene certiĝis la militeniro de Israelo en Gazon. Alia raporto certigas, ke soldataro israela eniris en Gazan Sektoron por detrui raked-lanĉilan platformon de la terorisma grupo Hamas.

De la Tvitera konto de la israela armeo oni konfirmis la teran operacion en Gazo. Post la militenirado, la militistoj konsilis al la loĝantoj forlasi la domojn "Por ilia propra sekureco".

La ofensivo de Israelo en Gaza Sektoro postlasis dum la pasintaj 6 tagoj pli ol 160 forpasintajn personojn; laŭ UN 77% estas senkulpaj personoj, la plej multo infanoj.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Israel incursiona en la Franja de Gaza por la vía terrestre, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).