Saltu al enhavo

Internacia Esperanto-Semajno IES-4 en Erevano, Armenujo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 24-a de aprilo 2014

Monto Ararato.

 Internacia Esperanto-Semajno IES-4 en Erevano, Armenujo

 28-a de junio 2014 - 4-a de julio 2014

Karaj samideanoj!

Esperanto-movado en Armenujo havas multjaran historion, dum kiu en diversaj jaroj estis organizitaj Internaciaj Esperantaj renkontiĝoj. Gastema armena tero ĉiam pretas akcepti geamikojn.

Ni bonvenigas ĉiujn partoprenantojn al IES-4!

Dum IES-4 inter alie estos organizataj E-kursoj, instruado de E-kantoj, diversaj konkursoj ! Pri la programo de IES-4 bonvolu vidi ĉi tie. Rimarku, ke estas ankaŭ postrenkontiĝa ekskursa programo.

Por partopreni bonvolu plenigi la retan aliĝilon.

Informojn pri hoteloj en Erevano vi povas trovi ĉi tie (plurlingve).

Por pliaj informoj:

Armena Esperantista Unuiĝo, Armenujo, Erevano 0017, Sari-taĥ st. 19a - 5.

Retadreso: gajane.ae@mail.ru

Pri Erevano, ĉefurbo de Armenujo

Unua paĝo de la Evangelio laŭ Marko, en la armena lingvo.

Erevano estas la ĉefurbo de Armenujo, unu el la plej antikvaj urboj de la mondo. Erevano estis fondita en la jaro 782 antaŭ Kristo, fare de urarta reĝo Argiŝti la 1-a, kaj nomiĝis Erebuni.

Armenujo estas lando kun mirakla etoso, kiu tuj altiros vian imagon ekzemple pro alteriĝo de la Arkeo de Noa sur biblia monto Ararato kaj vojaĝo de Marko Polo per la Silka Vojo.

Dum jarcentoj la nacio persiste defendiĝis kontraŭ konstanta danĝero de invado de pluraj popoloj, ĝi ĉiam defendis sian fortegan nacian identecon kaj savis ankaŭ sian unikan kulturon de asimilado. Armenujo estas la unua lando en la mondo, kiu en la jaro 301 oficiale akceptis kristanismon, kiel la ŝtatan religion. En Erevano troviĝas multe da preĝejoj de la 12-a ĝis 20-a jarcento. Kristana religio tiel fortege influis al armena kulturo, ke ĝi penetris en la landan pejzaĝon per siaj ŝtonkrucoj, dislokitaj eĉ sur la plej malproksimajn montaltaĵojn. Hodiaŭ Erevano estas prospera, mondfama, energia kaj moderna urbo. De ĉiuj partoj de la urbo oni povas ĝui la panoramon de la biblia monto Ararato, la simbolo de Armenujo.

En la ĉefa strato de Erevano troviĝas Matenadarano (librodeponejo) aŭ Instituto de la antikvaj manuskriptoj je la nomo de Mesrop Maŝtoc. Tie troviĝas ekstraordinara kolekto de pli ol 17 500 netakseblaj antikvaj manuskriptoj, fragmentoj, miniaturaj tekstoj, ilustritaj biblioj. Multaj el ili estas datitaj de tempo antaŭ Kristo.

En Armenujo en la 19-a kaj 20-a jarcentoj pentrarto evoluiĝis daurigante tradicion de la 8-a jarcento, kaj hodiaŭ en Erevano troviĝas pli ol 40 muzeoj kaj artgalerioj.

Iom da armena Esperanto-historio

Armenaj esperantistoj disvolvis sian agadon en la komenco de la 20-a jarcento en urbo Tifliso, nuntempe la ĉefurbo de Kartvelujo. En 1923 la sekretario de la unio de Kaŭkazaj esperantistoj, tiam juna Gurgen Sevak, veturis al Armenujo kaj fondis en Erevano Esperanto-ĉelon.

En 30-aj jaroj Esperanto en Armenujo travivis sian “Oran Epokon”, kiu daŭris ĝis Dua mondmilito.

Post la mondmilito la movado komencis revigliĝi. Danke al Prof. Gurgen Sevak, en Erevana Ŝtata universitato estis fondita Armena-organiz-Komitato Esperantista. En 1958 sub aŭspicio de la universitato estis eldonita monata literatur-kultura lerna bulteno Armena Esperantisto. En 1965 ĉe la Armena filio de Sovetunia societo de amikeco estis malfermita E-komisiono sub gvuido de Gurgen Sevak.

En 1973 funkciis E-kursoj kaj estis fondita E-klubo ĉe la Armena societo de amikeco kaj kulturaj ligoj. Ekde tiu tempo komenciĝis nova epoko en armena E-movado, funkciis kelkaj E-kursoj kaj multe da aranĝoj estis organizitaj. En 1979 estis fondita armena filio de ASE (Asocio de sovetaj esperantistoj). La 20-an de februaro 1991 la organizaĵo oficiale registriĝis kiel memstara Armena Esperantista-Asocio (AEA). Ekde 1997 AEA estas membro de UEA.

La 11-an de aŭgusto 2010 AEA renomiĝis kiel Armena Esperantista Unuiĝo (AEU).

Fontoj

(Esperanto)  «Internacia Kalendaro de Esperanto-aranĝoj, 2014» – [[Eventoj]]. (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Eventoj]] (Esperanto)  «Armena Esperantista Unuiĝo» – [[Armena Esperantista Unuiĝo]]. (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Armena Esperantista Unuiĝo]]


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q19760909Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo