Honkonga ĉefadministranto anoncas nuligon de leĝoprojekto pri ekstradicio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 8-a de septembro 2019

La ĉefadministranto de Honkongo Carrie Lam

Pasintmerkrede, la 4-a de septembro, la ĉefadministranto de Honkongo Carrie Lam, anoncis ke ŝia registaro oficiale retiros proponitan leĝoprojekton, kiu permesus al Ĉinujo ekstradicii akuzatajn krimulojn de Honkongo kaj juĝi ilin laŭ la ĉinuja juĝsistemo. Ĉi tiu anonco estas respondo al la postuloj de aroj de manifestaciantoj, kiuj ekde junio plenplenigas la stratojn de la urbocentro.

Lam komentis en televida anonco: «La registaro plene retiros la leĝoprojekton por pacigi la zorgojn de la publiko. [...] Niaj civitanoj, policanoj, kaj ĵurnalistoj estis vunditaj dum perfortaj incidentoj. Ĥaosaj scenoj estiĝis en la flughaveno kaj haltejoj; stratoj kaj tuneloj subite blokiĝis. Vizitantoj demandas sin, ĉu nia urbo ankoraŭ estas maldanĝera loko por turismo aŭ negoco. Familioj kaj amikoj malkomfortiĝas, kaj estiĝis kvereloj. Por multaj homoj, Honkongo fariĝis loko nerekonebla.»

Laŭ la novaĵa organizaĵo The Guardian, pli ol mil homoj estis arestitaj ekde la komenco de la manifestacioj.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Hong Kong leader announces withdrawal of extradition bill, el angla Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).