Helpate de Usono, Eŭropa Unio celas malpliigi sian energian dependecon al Rusio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Ursula von der Leyen

Vendredo, la 25-a de marto 2022


La 25-an de marto, en Bruselo, kadre de Eŭropa Konsilio gastiganta la usonan prezidenton Joe Biden, estis anoncita la starigo de teamo celanta malpliigi la energian dependecon de Eŭropa Unio al Rusio. "Ĉi-tiu teamo klopodos pri energia sekurigado de Eŭropa Unio kaj Ukrainio dum la venonta vintro kaj la sekvanta" precizigis la prezidento de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen kaj Joe Biden en komuna komunikaĵo.

Celo[redakti]

Kiel vi scias, nia celo estas redukti, poste ne plu dependi de rusiaj hidrokarbidoj. Kaj ĉi tiu celo povas esti atingita, antaŭ ĉio per investoj en renovigeblaj energioj kaj ankaŭ uzado de aliaj fontoj de gasoprovizo, inkluzive de likvigita natura gaso. Ni, eŭropaj ŝtatoj, do volas diversiĝi, ne plu dependi de Rusio, sed turni nin al provizantoj, kiujn ni povas fidi, amikoj, je kiuj ni povas fidi.
Ursula von der Leyen

La celo, por la Eŭropa Komisiono, estas atingi kompletan liberecon de rusia gas-importado multe antaŭ 2030, kun dutriona redukto jam ĉi-jare.

Rimedoj[redakti]

La rusia tergaso estos parte anstataŭigita per likvigita natura gaso (LNG) el Usono. Vaŝingtono promesis liveri pliajn 15 miliardojn da kubaj metroj ĉi-jare, kiu anstantaŭos trionon de la rusia tergaso. Eŭropa Unio ankaŭ turnas sin al aliaj provizantoj, inkluzive de Norvegio, Alĝerio kaj Kataro, kaj intencas komunigi la aĉetaĵojn de la membrolandoj.

Defioj[redakti]

Ĉi-tiu decido estas grava evento en la energia politiko de la Unio, ĉar la elrusiaj importaĵoj reprezentas 45% de eŭropaj energiaj aĉetoj, 55% por Germanio, kaj ili estas la plejparto de la konsumo en Finnlando, Hungario kaj Ĉeĥio. 150 miliardoj da kubaj metroj da gaso estas liveritaj ĉiujare en la landoj de Eŭropa Unio, inkluzive de 15 miliardoj da m³ da LNG, kiun Usono proponas anstataŭigi.

La 23-an de marto rusia prezidanto Vladimir Putin ordonis al la registaro akcepti pagon de tergaso liverata al la Eŭropa Unio kaj aliaj "neamikaj landoj" nur en rusiaj rubloj. La merkato tuj reagis per altiĝo de la gasoprezoj, la naciaj registaroj ankoraŭ ne respondis oficiale al tiu postulo.

Fontoj[redakti]