Freenode mortis! libera.chat vivas!

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
la logoo de libera.chat

Lundo, la 4-a de oktobro 2021


Freenode estas fama servilo kiu uzas IRC-protokolon por provizi tujbabilejon. Tiu protokolo estas malnova (kreita en 1988), sed plu populara pro siaj simpleco kaj efikeco. Ĝi estas libera programo, kiu funkcias nur por teksta komunikado, sen bildoj kaj filmoj. Ĝi do perdis uzantojn kiuj preferas pli modernajn sistemojn kiel Telegram, sed plu popularas en teknikaj komunumoj. Freenode iĝis renkontiĝejo de la libersoftvara komunumo kaj je pinto havis 80000 uzantojn kaj 40000 diskut-salonojn.

En 2017, la "Freenode Limited" kompanio estis vendita al riĉa usonano, Andrew Lee. La programa teamo unue opiniis ke tio koncernos nur konferencojn, sed ne servilojn de la firmao. Tamen en majo 2021, ĉio eksplodis: Andrew Lee postulis ŝanĝojn kaj sukcesis preni la plenan kontrolon super la serviloj, helpe de eksa administranto Christel Dahlskjaer. La Freenode-administrantoj timis procesi, konsiderante eblecojn de la komercisto kaj la malklaran juran situacion. Do granda parto de la administrantoj rezignis de la prizorgado de la serviloj kaj kreis novan servilon libera.chat.

La mesaĝo disvastiĝis en la libersoftvara komunumo kiu iom post iom translokiĝis al tiuj novaj serviloj. Tion helpis la nova prizorganto de Freenode, kiu, volante uzi novan softvaran sistemon, forigis ĉiujn kontojn je la 15-a de junio 2021, kio malstimulis la uzantojn. La 4-an de oktobro, je la momento de verkado de la artikolo, estas 4400 diskut-salonoj je Freenode dum libera.chat enhavas jam 19000 salonojn.

Fontoj[redakti]