Forpasis Luis Jorge Santos Morales, elstara kolombia esperantisto

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

18-a de aŭgusto 2019

Bogoto, Kolombio — Vendrede nokte, prosikme de la tagŝanĝiĝo, forpasis la kolombia esperantisto Luis Jorge Santos Morales, plurfoja prezidanto de Kolombia Esperanto-Ligo kaj elstara disvastiganto de Esperanto en Latinameriko.

Luis Jorge Santos (maldekstre) en 2013.

Dum lia junaĝo li interesiĝis pri lingvoj kaj memlernis plurajn el ili, i.a. Esperanto kaj la angla. Li esperantiĝis en 1957. En 1966 kunfondiĝas la landa ligo de Esperantistoj. Li estas speciale konata pro sia eldona agado, ĉefe pri esperantaj lernolibroj por hispanlingvanoj. Li ankaŭ publikigis en diversaj gazetoj informilojn pri Esperanto kaj ties avantaĝo kiel internacia komunikilo. Lia elstara agado kiel instruisto estis agnoskata en 2012 kiam li eniris en la Panteonon de Edukado.net.

Dum la pasintaj jaroj lia sano malboniĝis. Li ĉeestis la nacian kongreson de 2017 en Hondo, Tolimo, malgraŭ sia sanstato, kie li prelegis kiel estis kutime dum la landaj kongresoj. Tiu estis lia lasta landa kongreso, en 2018 li ne povis partopreni pro lia delikata stato.

Fontoj[redakti]

Vikinovaĵoj
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.