Estro de Donecka Popola Respubliko pereis pro eksplodo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 31-a de aŭgusto 2018

Aleksandr Zaĥarĉenko

La 31-an de aŭgusto 2018 ĉefministro de la neagnoskita Donecka Popola Respubliko Aleksandr Zaĥarĉenko estis morte vundita pro eksplodo en kafejo en Donecko, Ukrainio.

La eksplodo okazis ĉirkaŭ 17:10 laŭ loka tempo en kafejo "Separ" je bulvardo de Puŝkin, kelkcent metrojn for de la rezidejo de Zaĥarĉenko. Lokaj aŭtoritatoj informis pri morto de unu alia vizitanto kaj vundo de 11 personoj. Inter la grave vunditoj estas ministro pri enspezoj kaj impostoj Aleksandr Timofejev, vaste konata laŭ kromnomo Taŝkent. Ekde aprilo 2016 li estis viculo de la ĉefministro. Ekflamis incendio, kiu estis rapide estingita.

Lokaj aŭtoritatoj raportis pri kaptado de suspektataj kompliculoj, ligitaj al ukrainiaj sekurecservoj. La oficiala proparolanto de la Ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio Maria Zaĥarova kulpigis je la terora atako "partion de la milito" el Kievo, kiu ne deziras plenumi la Minskan kontrakton kaj preferas novan militon. Ŝi postulis internacian enketadon de la okazaĵo sub kontrolo de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo. Ukrainio rifuzis sian komplicon je la atako, kiun ĝi nomis sekvo de internaj konfliktoj de la separistaro.

La kafejo estas posedaĵo de la estro de persona gardistaro de Zaĥarĉenko. Lia vizito okazis kadre de tritaga respublika funebro, kiun li deklaris memore al la fama rusia kantisto Iosif Kobzon, mortinta la 30-an de aŭgusto pro kancero.

La postenon de la pereinto provizore okupis lia viculo Dmitrij Trapeznikov. En la respubliko estis deklarita nacia funebro ekde la 1-a de septembro ĝis la 3-a de septembro. Komenciĝo de la lernojaro estis ŝovita de la 1-a al la 4-a de septembro. La sepulto okazos la 2-an de septembro.

Siajn kondolencojn sendis prezidanto de Rusio Vladimir Putin.

Fontoj