Estas nuligita decido pri subiĝo de la Ukraina ortodoksa eklezio al la Rusa ortodoksa eklezio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 11-a de oktobro 2018

La mitropolito de Aŭstrio kaj ekzarĥo de Hungario Arsenio (Kardamakis)

La 11-an de oktobro 2018 la Sankta Sinodo de la Konstantinopola Ortodoksa Eklezio nuligis tomoson (eklezian decidon) pri subiĝo de la Ukraina Ortodoksa Eklezio al la Rusa Ortodoksa Eklezio. La decido pri eldono de la tomoso pri aŭtokefalio de la Ukraina Ortodoksa Eklezio estis prokrastita ĝis la 11-a de novembro 2018.

La informojn anoncis la mitropolito de Aŭstrio kaj ekzarĥo de Hungario Arsenio (Kardamakis). Li diris, ke la decido pri la aŭtokefalio de la Ukraina Ortodoksa Eklezio estos farita kiam «venos ĝusta tempo». Sekva kunsido de la Sinodo okazos de la 9-a ĝis la 11-a de novembro.

Tamen estis faritaj aliaj gravaj paŝoj rilataj al tiu ĉi eklezio. La Sinodo nuligis validecon de la tomoso pri transdono de la Kieva mitropolio al la Moskva patriarkio.

Nuligi la juran validecon de la sinoda letero de la 1686-a jaro, eldonita laŭ cirkonstancoj de tiu tempo, kiu donis al la Moskva patriarko pere de ikonomio rajton ordinacii la mitropoliton de Kievo, elektitan de la koncilio de klerikaro kaj laikaro de lia eparkio.
La Sankta Sinodo de la Konstantinopola Ortodoksa Eklezio

Reprezentanto de la Sinodo, mitropolito de la Franca greko-ortodoksa mitropolio, Emmanuil (Adamakis) interalie citis el la decido de la Sinodo: «Restarigi ĝis tiu ĉi momento staŭropigion de la Ekumena patriarkato en Kievo, unu el ĝiaj multaj staŭropigioj, ĉiam ekzistintaj ĉi tie». Tio signifas, ke ekde nun la Ukraina Ortodoksa Eklezio subiĝos ne al la Moskva patriarkio, sed rekte al la Konstantinopola patriarko.

La mitropolito de la Franca greko-ortodoksa mitropolio, Emmanuil (Adamakis)

Krome la Sinodo decidis nuligi la anatemon, kiun en 1997 la koncilio de la Rusa Ortodoksa Eklezio aplikis al Filareto, la patriarko de Kievo, gvidanto de la Ukraina Ortodoksa Eklezio kaj Makario, mitropolito de Kievo kaj de la tuta Ukrainio, gvidanto de la Ukraina Aŭtokefalia Ortodoksa Eklezio. «Estis decidite, ke la anatemo al ili estis deklarita ne kun sufiĉa nombro de kaŭzoj» klarigis Emmanuil (Adamakis).

Li aldonis, ke la Sinodo agnoskis kontraŭleĝa «anekson» de la Kieva mitropolio de la Konstantinopola patriarkio fare de la Rusa Ortodoksa Eklezio en 1686 kaj avertis kontraŭ kontraŭleĝa kaptado de la preĝejoj kaj monaĥejoj en Ukrainio, kiuj povus sekvi tiujn decidojn.

La ĉefo de la sinoda sekcio pri rilatoj de la Rusa Ortodoksa Eklezio kun socio kaj amaskomunikiloj Vladimiro Legojda diris, ke la Rusa Ortodoksa Eklezio ne agnoskas tiun ĉi decidon. Li kulpigis la Konstantinopolan Eklezion pri detruado de la fundamento de la ortodoksa kredo kaj esprimis certecon, ke la Sankta Sinodo de la Rusa Ortodoksa Eklezio en sia plej proksima kunsido la 15-an de oktobro kompetente pritaksos tiujn ĉi agojn.

Tiu ĉi ŝajne pure eklezia diskuto ĉiam havis grandan politikan signifon, do estas atentata de la rusiaj kaj ukrainiaj politikistoj. Ekde komenco de sia prezidanteco Petro Poroŝenko anoncis sian intencon atingi aŭtokefalion de la Ukraina Ortodoksa Eklezio.

Aŭtokefalio ne estas problemo nur de la ukrainaj ortodoksuloj. Tio estas afero de nia sendependeco. Tio estas afero de nia nacia sekureco. Pro tio okazas tiom furiozan reziston Moskvo kaj ĝia «kvina kolono» en Ukrainio.
Petro Poroŝenko, junio 2018
La ĉefo de la sinoda sekcio pri rilatoj de la Rusa Ortodoksa Eklezio kun socio kaj amaskomunikiloj Vladimiro Legojda

Lin subtenis la antaŭaj prezidantoj de la lando Leonid Kravĉuk, Leonid Kuĉma kaj Viktor Juŝĉenko, same kiel grandparto de la politika elito.

Dume en Ukrainio funkcias tri ortodoksaj eklezioj. La Ukraina Ortodoksa Eklezio de la Moskva patriarkato subestre de mitropolito Onufrij havas memregan statuson ekde 1990 kaj ne subtenas la aŭtokefalion. La Moskva patriarkato asertas, ke nur ĝi estas kanona (laŭas al la eklezia leĝaro), do sole ĝi rajtas peti la aŭtokefalion. Tamen la peton pri aŭtokefalio subskribis du aliaj eklezioj — la Ukraina Ortodoksa Eklezio de la Kieva patriarkato subestre de la mitropolito Filaret (fondita en 1992) kaj la Ukraina Aŭtokefala Ortodoksa Eklezio. Laŭ opinisondado, okazinta printempe de 2018, 28,7% da responditoj deklaris sian apartenon al la Ukraina Ortodoksa Eklezio de la Kieva patriarkato, 12,8 — al la Ukraina Ortodoksa Eklezio de la Moskva patriarkato, 0,3% — al la Ukraina Aŭtokefala Ortodoksa Eklezio. 23,4% simple deklaris sin kristanoj, 1,9% dubis pri ĝusta respondo.

Laŭ datumoj de la Ministerio pri kulturo de Ukrainio, komence de 2017 la Ukraina Ortodoksa Eklezio de la Moskva patriarkato disponis je 11 392 religiaj konstruaĵoj kaj 12 328 parokoj. Interalie ĝi regas la plej aŭtoritatajn monaĥejojn (laŭrojn): la Monaĥejo de la Grotoj de Kievo, Poĉajevo-Uspenskaja laŭro, Svjatogorska laŭro. La Ukraina Ortodoksa Eklezio de la Kieva patriarkato disponas je 3784 religiajn konstruaĵojn kaj 5114 parokojn. La Ukraina Aŭtokefala Ortodoksa Eklezio havas 868 religiajn konstruaĵojn kaj 1195 parokojn.

La Rusa Ortodoksa Eklezio asertas, ke la Konstantinopola patriarko ne rajtas laŭplaĉe doni aŭtokefalion kaj ke por tio necesas aprobo de ĉiuj 15 ortodoksaj eklezioj, ĉar li estas unuaranga laŭ honoro, sed ne laŭ povo.

Pluraj observantoj konsideras ĉion ĉi ĉefe politika kverelo, kies celo estas montri almenaŭ iujn atingojn de la ukraina registaro kaj prezidanto, kiuj plejparte malsukcesis pri ekonomiaj kaj sociaj reformo, bridado de korupto kaj revenigo de Donbaso kaj Krimeo, perditaj dum de la politika krizo, sekvinta Eŭromajdanon.

La prezidanto de Rusio Vladimir Putin priparolis tiun ĉi novaĵon dum kunsido de la Konsilio pri Sekureco de Rusio.

Fontoj