Esperanto-aranĝoj en julio 2013

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 1-a de julio 2013

1-a ĝis 7-a de julio,
Armenio
3-a Internacia Esperanto-Semajno (IES-3) – en Jerevano, Armenio. Ekskursoj antaŭ kaj post IES-3. Inf.: gajane.ae@mail.ru
1-a ĝis 8-a de julio,
Ukrainio
Rideto - Internacia Familia E-tendaro – unua etapo de IET-3, Internaciaj Esperanto-Tagnoktoj en Tarhankut, Krimeo, Ukrainio. – Diversspecaj artprogramoj por infanoj kaj plenaĝuloj: E-teatro "Improvizo", pupteatro, metiejoj, animacia studio, kantoj, E-kursoj, vesperaj fabeloj... Organizas jalta E-klubo. Rete: jefim@jalto-esperantoklubo.org
2-a ĝis 4-a de julio,
Bulgario
La religio kaj la homaro. Seminario - en Karlovo-Sopot, Bulgario. inf.: Esperinform, BG-4300 Karlovo, p.k.44. Bulgario. Rete: leonov@rozabg.com, Tel.: +359 885056469 (tage kaj nokte) +359 335 5-50-50 (nur vespere)
5-a ĝis 7-a de julio ,
Brazilo
2-a Esperanto-Renkontiĝo de la Brazila Centro - Okcidenta Regiono - en Alto Paraiso de Goias, Brazilo. Temo de la Renkontiĝo: Antaŭenigo de nia movado en la regiono. Inf.: Carlos Maria, rete: carlosmaria1940@gmail.com
5-a ĝis 8-a de julio ,
Usono
61-a Landa Kongreso de Esperanto-USA - en Raleigh, Norda Karolino, Usono. Ĉiujara kongreso de Esperanto-USA. Inf.: Esperanto-USA, 1500 Park Avenue, suite 134, Emeryville CA 94608 Usono. Rete: eusa@esperanto-usa.org, aŭ info@esperanto-usa.org
5-a ĝis 12-a de julio,
Germanio
La Esperanto-urbo
La Esperanto-urbo
Internaciaj Esperanto-kursoj – (niveloj A1-C1), rostadfesto - 7 jaroj en Herzberg - la Esperanto-urbo. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz - La Esperanto-urbo, Germanio. Tel.: +49(0)5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de
6-a ĝis 13-a de julio ,
Francio
Turisma Semajno kun 23a IEK de Esperantotur – en Greziljono, Baugé, Francio. Tuttagaj ekskursoj per buso al la reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro kaj historiaj vidindaĵoj de la regiono Anĵuo kun profesia e-ista ĉiĉerono. Inf.: Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, St. Martin d'Arce, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org
6-a ĝis 14-a de julio,
Litovio
49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49) – en Utena, Litovio. Celoj kaj taskoj: studi problemojn de Esperanto-movado, elstarigi nuntempajn ĉefajn taskojn de Esperanto-agado, interŝanĝi sperton pri esperantista laboro, perfektiĝi en Esperanto, enhavoriĉe pasigi la tempon. BET okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio. Inf.: Litova Esperanto-Asocio, p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio. Poŝtelefonoj de LEA estas +370-687-12219 kaj +370-686-69875 . Telefakso: +370-37-228616. Rete : litova.ea@mail.lt aŭ pjegorovas@takas.lt . – Interesa artikolo pri BET: ĉi-tie.
8-a ĝis 12 julio,
Finnlando
Somera Esperanto-kurso en Finnlando – en la urbo Orivesi. Tri diversnivelaj grupoj, 25 lecionoj. Dum la libera tempo okazos diversaj ekskursoj en la regiono kaj estos kunvenetoj. Inf.: Esperanto-Asocio Finnlando, Tiina Oittinen, rete: eafsekretario@esperanto.fi
8-a ĝis 12-a de julio,
Svedio
Somera Semajno de Esperanto – en Göteborg, Svedio. Trinivela kurso de E-o: I komenca, II daŭriga, III perfektiga. Vespere kultura aktivado. Inf.: Sveda Esperanto-Instituto, rete: ishim@hotmail.com
8-a ĝis 15-a de julio,
Ukrainio
RA-8 (Renkontiĝo de Amikoj) – 2-a etapo de IET-3, Internaciaj Esperanto-Tagnoktoj en Tarhankut, Krimeo, Ukrainio. Venu por ĝui la tempon inter esperantistoj, lerni Esperanton kaj sportumi. Inf.: Katerina Arbekova, RU-630064 Novosibirsko, st. Bluhera. 24-28, Rusio. Rete: katka8@ngs.ru
9-a ĝis 14-a de julio,
Danio
Kultura Esperanto-Festivalo, KEF - festivalo de la originala Esperanto-kulturo - en Hillerød norde de Kopenhago. Inf.: KEF-teamo: kulturaesperantofestivalo10@gmail.com
12-a ĝis 18-a de julio,
Germanio
46a Konferenco de ILEI - Temo: "Instruado de Esperanto al ĉiuj aĝgrupoj". Loko: Herzberg, Germanio.
12-a ĝis 18-a de julio,
Francio
Muzika staĝo kun familio Markov en Kvinpetalo, Bouresse, Francio. Inf. Kvinpetalo, Esperanto-Centro, 4 rue de Bureau, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel.: +33(0)549034314, rete. informoj@kvinpetalo.org
12-a ĝis 20-a de julio,
Slovakio
6-a SES, Somera Esperanto-Studado – La 6-a renkontiĝo de lernantoj de 'lernu.net' (sed ne nur de ili) en urbo Martin, Slovakio. Antaŭtagmeze lernado, posttagmeze ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, vespere amuzado. Inf.: petro@ikso.net
13-a ĝis 20-a de julio,
Pollando
66-a Kongreso de IKUE - en Kalwaria Zebrzydowska, Pollando. 66-a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Ĉeftemo: Nova evangelizado. Krom la prelegoj, dum la kongreso oni planas pilgrimon/viziton al Kraków, Auschwitz, Kęty kaj Wadowice. Inf.: Marija Belošević, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Rete: ikuekongreso@gmail.com
13-a ĝis 20-a de julio,
Francio
Art-Amatora Semajno - en Greziljono, Baugé, Francio. Teatro, muziko, dancoj, kantoj kaj grafika esprimado posttagmeze, 3 Esperanto-kursoj matene. Inf.: Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, St. Martin d'Arce, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org
15-a de julio,
Germanio
La Esperanto-urbo
La Esperanto-urbo
SALO 8 - Somera Arbara Lernejo por ĝemelurbaj lernantoj - en Herzberg - la Esperanto-urbo, Germanio. KER-ekzamenoj B1, C1. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz - La Esperanto-urbo, Germanio. Tel.: +49(0)5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de
14-a ĝis 17-a de julio,
Svedio
Esperantokurso - kun pluraj niveloj kaj por infanoj - en Lesjöfors, Svedio. Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors (kursejo-junulargastejo meze inter Stokholmo, Oslo kaj Gotenburgo) invitas vin al somera 3-4-taga kursaro en intima, naturproksima etoso. Plurnivelaj kursoj, kurso por infanoj, spertaj esperantistoj rakontas pri siaj preferataj temoj. Kontaktpersonoj: Lennart Svensson, Anna Ritamäki-Sjöstrand, Bengt Nordlöf. Inf.: Kooperativo Esperanto-Gastigejo - Esperanto-Gården ekonomisk förening, Stiftelsev. 1, SE-680 96 Lesjöfors, Svedio. Rete: s13@esperanto.se
20-a ĝis 26-a de julio,
Francio
Internacia Esperanto-Konferenco (IEK'13) – en Saint-Amand-Montrond, Francio. Temo: Esperanta muziko. Inf.: Eric Laubacher kasisto de OSIEK, 1 rue Luis-Antoine de Bougainville, FR-78180 Montigny-le-Bretonneŭ, Francio
20-a ĝis 27-a de julio,
Islando
98-a Universala Kongreso de Esperanto – en Rejkjaviko, Islando
20-a ĝis 27-a de julio,
Francio
MOJOSejo, alternativa semajno por junuloj – en Greziljono, Baugé, Francio. Eko-turismo, prelegoj & diskutoj pri ekologiaj & ekonomiaj temoj posttagmeze, 3 Esperanto-kursoj matene. Inf.: Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, St. Martin d'Arce, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org
20-a ĝis 28-a de julio,
Germanio
SEFT, Somera Esperanto Familia/Feria Tendaro – en Thomsdorf, Germanio. La lingvo de SEFT estas Esperanto. - SEFT ne havas fiksitan programon. - Nur okazas tio, kion la partoprenantoj mem aranĝas. - Ni helpas unu la alian kaj ferias komune. Inf.: René Philipp, rete: tlustulimu@web.de
22-a ĝis 26-a de julio,
Francio
Lingvokursoj sur la unua- kaj duagrada niveloj kun Josée Lafosse kaj Rafael Mateos - en la Kulturcentro Kvinpetalo, Bouresse, Francio. Inf. Kvinpetalo, Esperanto-Centro, 4 rue de Bureau, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel.: +33(0)549034314, rete. informoj@kvinpetalo.org
22-a ĝis 26-a de julio,
Benino
Kongreso de Esperanto en Benino, (ABeE) – en Lokossa. Inf.: Loka Kongresa Komitato, Latifou Gbadamassi, rete: latifougbadamassi@yahoo.fr
28-a de julio ĝis 4-a de aŭgusto,
Hispanio
86-a Kongreso de SAT – en Madrido, Hispanio. Soci-politikaj debatoj, kulturaj programeroj, koncertoj, teatraĵoj, vizitoj al Madrido kaj Toledo. Colegio Mayor San Juan Evangelista. Inf: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda, Asociación Izquierda y Esperanto - SATeH Apartado de correos 8537 ES-28080 Madrid, Hispanio. Rete: esperanto@nodo50.org
31-a de julio ĝis 5-a de aŭgusto,
Kroatio
5-a boatado sur la rivero Kupa – en Karlovac, Petrinja, Sisak, Kroatio. Tradicia boatado kun motoroj kaj kajako, 5 etapoj, 130 km, ludoj, kursoj: esperanto, fiŝkaptado kaj stiri boaton + kulturaj programoj. Inf.: Esperanto societo, Srećko Radulović, ul. Lonjska 74, HR-44000 Sisak, Kroatio, rete: boatado.kask@gmail.com


Vidu ankaŭ esperantoland renkontiĝoj.


Fontoj