Eksvalida viando estis sur la menuo ĉe McDonald's, KFC kaj aliaj rapidmanĝejoj en Ĉinio
Merkredo, la 23-a de julio 2014
Internaciaj varmarkoj, kiel Starbucks kaj Burger King, estas entiritaj en reputacian krizon, post kiam unu el iliaj provizantoj troviĝis liveranta eksvalidan viandon. Ĉi tiu plej lastatempa tutlanda skandalo pri nutra sekureco minacas disrompi provizoĉenojn de rapidmanĝejoj tra Ĉinio.
La ŝanhaja nutra prilaborejo Husi Food [Husi-Nutrado], kiu estas filio de OSI Group (angle) [OSI-Grupo] el Ilinojso en Usono, estas akuzita pri repakado de eksvalidaj kokaĵo kaj bovaĵo — viandmaterialoj liveritaj al rapidmanĝejoj, kiel restoracioj de KFC, McDonald's kaj Pizza Hut en Ĉinio.
La malkovro, rezultanta el dumonata sekreta esplorado farita de Dragon TV (france) en Ŝanhajo, akiris firman atenton inter ĉinaj amaskomunikiloj kaj devigis McDonald's kaj KFC pardonpeti al siaj klientoj. De tiam, kiam la akuzoj fariĝis publikaj, la du ĉenoj kaj Pizza Hut anoncis planojn por forigi la pridemanditajn produktojn for de siaj menuoj.
Marde, Starbucks diris, ke kelkaj el ĝiaj butikoj vendis produktojn, kiuj enhavis kokaĵon aĉetitan el Husi, kaj aldonis, ke la kompanio jam ĉesis vendi la menuan eron “Chicken Apple Sauce Panini” [kokaĵa sandviĉo kun pomsaŭco]. Ankaŭ Burger King diris, ke ĝi forigis for de siaj bretoj ĉiujn produktojn liveritajn de Husi.
Responde al la plej lastatempa nutra teruro, la Ŝtata Administracio pri Medikamentoj kaj Nutrado (angle), kiu kontrolas aferojn pri nutra sekureco, promesis fari ĝisfundan esploradon. La prilabora fabriko de Husi estis fermita de la aŭtoritatularo de Ŝanhajo.
En la lastaj jaroj, Ĉinio vidis serion da skandaloj pri nutra sekureco, inkluzive de laktomalpurigo el 2008, kiu mortigis ses infanetojn kaj enhospitaligis ĉirkaŭ 300 mil bebojn.
Lastmonate, Ĉinio diris, ke ĝi trudos pli altajn punmonojn al atencantoj de nutra sekureco kaj eksigos altrangajn funkciulojn, se la atencoj ofte okazos. La ĉina ĉefministro Li Keqiang [li keĉjang] diris en marto, ke lia registaro pritraktos atencojn de nutra sekureco per “peza pugno”.
Hema Hen Wenrou [hema hen ŭenroŭ] rezonas sur populara tviter-simila Sina Weibo [sina ŭejbo], kian efikon la esplorado povas havi por Ĉinio:
- “Ni atendu la rezultojn de la esplorado. Se atencantoj estus ja severe punitaj, tio povus esti laŭta vekvoko pri nutra sekureco en Ĉinio.”
Weibo-uzanto el la sudokcidenta provinco Gvanŝio (pinjine: Guǎngxī) laŭdis la ĵurnalistojn, kiuj laboris por malkovri aferojn pri nutra sekureco:
- “Temas pri la manko de socia konscienco ĉe la kompanioj, ankaŭ pri la manko de kontrolado fare de la ŝtato. Kiam ĉinoj povas trankviliĝi pri eksterhejma manĝado? Mi ankaŭ vidis la sindediĉon de ĵurnalistoj; ili estas la okuloj de nia socio. Mi salutas ĉiujn el ili.”
Jinzi Zai Sahuan [ĝjinzi zaj sahuan] levis siajn dubojn pri la manĝaĵaj provizoĉenoj en Ĉinio:
- “Mi ekmiris, kial Husi havas tiom da eksvalida manĝaĵo? Iom el la manĝaĵo eĉ putriĝinta? Se la diraĵo en la novaĵo estas vera, ke Husi provizas du ĉenojn de rapidmanĝejoj, tiam ĝi ne devus havi tiom da eksvalida viando en stoko. Mi volas demandi: ĉu ĉi tiuj kokaĵo kaj bovaĵo estis aĉetitaj aliloke kaj poste reprilaboritaj ĉe la kompanio?”
Fontoj
Owen «Eksvalida viando estis sur la menuo ĉe McDonald's, KFC kaj aliaj rapidmanĝejoj en Ĉinio» – [[Tutmondaj Voĉoj]], 2014-07-23 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Tutmondaj Voĉoj]]
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |
- Ĉinujo
- 23-a de julio 2014
- Julio de 2014
- 23-a de julio
- Publikigitaj artikoloj
- Ŝlositaj artikoloj
- Socio
- Sano
- Nutrado
- Nutra sekureco
- Ŝanhaja Husi-Nutrado
- OSI-Grupo
- Sina Weibo
- Sina Kompanio
- Amaskomunikiloj
- LI Keqiang
- Politiko de Ĉinio
- Ŝtata Administracio pri Medikamentoj kaj Nutrado
- Tutmondaj Voĉoj
- Azio
- Orienta Azio
- Ĉinio
- Ŝanhajo
- Gvanŝio
- Ilinojso
- Usono