Eksiĝis Evo Morales kiel prezidanto de Bolivio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 11-a de novembro 2019

Evo Morales

Bolivio eniris epokon de politika necerteco, dimanĉon la 10-an de novembro, post kiam la prezidanto Evo Morales, pelita de la militistaro sekve de semajnoj da grandegaj manifestacioj, rezignis post preskaŭ 14 jaroj de regado, malgraŭ tio ke li ĵus estis reelektita en la oktobra balotado meze de "malregulaĵoj". Kvazaŭ ĉiuj laŭvicaj estroj, laŭ la konstitucio, ankaŭ rezignis. Laŭ la bolivia konstitucio, la vicprezidanto estas laŭvice ŝtatestro kiam la prezidanto eksiĝas. La estro de la senato okupas la trian lokon. Tamen, ambaŭ ili, kiel ankaŭ multaj altgradaj ministroj, baldaŭ rezignis, kio okazigis malplenon de potenco en ĉi tiu sudamerika lando ĝis la sekvonta balotado.

La estrino de la opoziciuloj, Jeanine Anez, diris dimanĉon ke ŝi pretas akcepti la provizoran prezidantecon, sed la parlamento devas unue kunveni por voĉdoni favore al ŝi.

Morales elsendis serion de tvitero-mesaĝoj, atakante siajn kontraŭulojn, dirante ke ili havas "respondecon pacigi la landon, kaj certigi la politikan stabilecon kaj la pacan kunvivadon de nia popolo". Morales nomis siajn ĉefajn kontraŭulojn, Carlos Mesa kaj Luis Fernando Camancho, "diskriminacintoj kaj konspirantoj", kaj skribis ke "perfortaj grupoj" atakis lian hejmon.

Meksiko priskribis la eksigon de Morales kiel militan puĉon, kaj diris ke ĝi oferos al Morales politikan azilon. Iuj el liaj ministroj kaj altgradaj oficiuloj, kiuj rezignis ĉi tiun semajnfinon, nuntempe petas rifuĝon ĉe la meksika ambasadorejo.

Morales, kiu estis la plej longdaŭra latinamerika ŝtatestro, devis gajni 10 elcentojn pli ol liaj konkurantoj por eviti duan raŭndon kaj tuj havigi al si kvaran oficperiodon. La unuaj nekompletaj rezultoj post la balotado antaŭdiros ke Morales devis efektive konkuri en decembra dua raŭndo kontraŭ sia ĉefa kontraŭulo, la antaŭa prezidanto Carlos Mesa. Post malpli ol 24 horoj, la elektokomisiono eldonis novajn ciferojn kiuj montris ke, kiam 95% de la voĉoj estis kalkulitaj, mankis al Morales nur 0,7 elcentoj por atingi 10 elcentojn. Ĉi tiu anonco okazigis plendojn de la opoziciuloj pri trompo, kaj ekigis perfortajn manifestaciojn en pluraj urboj.

Lundo, la 11-a de novembro 2019

Senatanino Jeanine Áñez proklamas sin prezidanto de Bolivio post la foriro de Evo Morales premita de la armeo. Tio okazas post diversaj tumultoj pro malkonsento pri la rezulto de balotado, premo fare de la armea stabanaro kaj foriro de Morales kiel politika ekzilito al Meksiko. Pliaj malregulaĵoj estas, ke la memproklamita provizora prezidantino, faris tion sen trapasi la laǔregulan proceduron kaj nehabante parlamentan majoritaton. Tio ĉio estas konsiderita kiel puĉo fare de parto de la gazetaro, dum la flanko favora al la elusonaj kaj dekstraj tendencoj konsideras ĝin venko de demokratio.

Fontoj