Diskuto:Vojaĝo al milito aŭ Somero en Donbaso (II)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĉu vere tio estas bona teksto al vikinovaĵoj? Mi timas ke tio estas tro kontraŭ neŭtrala vidpunkto - ĉi tie mi vidas rusa vidpunkto. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 07:24, 6 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Tio estas raportaĵo, do unu el specoj de ĵurnalismo klare akceptata laj uzata en Vikinovaĵoj. Fakte ĝi devus esti la plej grava elemento de tiu ĉi projekto, ĉar nome ĝi ebligas krei unikan enhavon, ne nur rerakonti tiun verkitan de aliaj ĵurnalistoj kaj publikigitan en nacilingvaj gazetoj. Same kiel ĉiu raportaĵo ĝi reprezentas vidpunkton de la aŭtoro, ĉi-foje de rusia ĵurnalisto. Iel aŭ tiel nenio povas nuligi historian fakton ke Baĥmuto estis fondita laŭ ordono de la rusa caro por kontraŭstari invadojn de krimeaj tataroj. Same kiel nenio povus nuligi la fakton ke Krimeo estis konkerita de la Rusia imperio en la 18-a jarcento por fini sennombrajn invadojn de tiuj posteuloj de la mongolaj invadintoj, kaj ke nur post tio en Krimeo aperis rusoj, armenoj, grekoj, judoj, italoj kaj eĉ ukrainoj. RG72 (diskuto) 10:48, 7 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Do, mi komprenas ke esperantlingvaj Vikinovajoj prezentos rusa vidpunkto. Klare. Mi bedaŭras. Marek Mazurkiewicz (diskuto)
Esperantlingvaj Vikinovaĵoj estas internacia ĵurnalisma projekto, do ĝi devas prezenti diversajn vidpunktojn, inkluzive rusiajn. Se vi bedaŭras pri tio, evidente vi ne komprenas kio estas ĵurnalismo kaj kio estas sendependa gazetaro. RG72 (diskuto) 03:52, 11 sep. 2023 (UTC)[Respondi]