Diskuto:Porrusiaj batalantoj forlasis la blokitan urbon Slovjansko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Vendredo, la 26-a de aprilo 2024


Bonvenon al ĉi tiu diskutopaĝo!

Sur ĉi tiu paĝo vi povas esprimi opinion aŭ fari komenton pri la artikolo
Porrusiaj batalantoj forlasis la blokitan urbon Slovjansko

Bonvolu subskribi vian aldonon!


Diferenco[redakti]

Estas gravega diferenco inter rusa/rusia, kiun bone konas kaj substrekas lokuloj. Rusio oficiale nomiĝas Rusia Federacio, do lando ne rusoj, sed rusianoj - la nacio kiu inkluivas pli ol 150 etnojn (inter kiuj la ukrainoj okupas la trian lokon laŭnombre). En Orienta Ukrainio batalas ne rusoj kaj ukrainoj, sed plejparte la ukrainanoj (ĉu rusaj, ukrainaj, judaj, aŭ alietnaj ne tre gravas). Okcidentuloj ofte faras gravan erarn, kiam diras ke en Ĉeĉenio aŭ Afganio ekzemple batais "rusa armeo", kvankam ambaŭflanke abundis diversnaciaj taĉmentoj. Fine mi diru ke la prezidanto de Rusio en siaj paroladoj ĉiam komencas tiele: "Karaj rusianoj...".--RG72 (diskuto) 13:05, 6 Jul. 2014 (UTC)

Saluton RG72,
Dankegon pro akcentado de la diferenco inter rusa kaj rusia, kiun mi fakte ne sentis tiamaniere.
Amike, --Piet-c (diskuto) 15:50, 6 Jul. 2014 (UTC)
Ne dankinde, kara. Jen plia avantaĝo de la esperanto-vikioj - ni povas rekte kontakti unu la alian kaj skribi vere korektajn novaĵojn pri aferojn, kiujn ni profunde konas kaj trasentas.--RG72 (diskuto) 14:48, 11 Jul. 2014 (UTC)