Diskuto:Amir Aharoni: Israelo deziras nenion malbonan por Irano kaj ties popolo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Latest comment: antaŭ 15 tagoj by RG72 in topic Rimarkinda teksto

Rimarkinda teksto[redakti]

Tiu ĉi teksto estas tre utila por pli bone kompreni kiel funkcias "la mondo bazita sur reguloj", kies logiko ofte ŝokas la eksterulojn:

  1. Israelaj murdas iranajn sciencistojn kaj politikistojn, sed tio ne zorgigas la israelanojn, ja ili estas ne viktimoj de tiuj ĉi murdoj, sed murdistoj.
  2. Israelo rajtas bombi ambasadejon de fremda lando en alia fremda lando kaj murdi ĝian personaron, ĉar tio estas milito, sed responda atako de Irano kontraŭ Israelo estas ago de ekstremisma reĝimo.
  3. Israelanoj foje (ne ĉiuj) bedaŭras ke homoj en Gazao "suferas" (fakte ili ne suferas, sed mortas, jam pli ol 30 mil viktimoj de la israela atako, inkluzive 14 mil infanojn), sed ilia armeo daŭrigos mortigi ilin kaj detrui iliajn domojn.
  4. Irano rajtas ekzisti, sed devas iĝi demokratia kaj juĝi ĉu ĝi estas demokratia aŭ ne rajtas Israelo.
  5. Israelo akceptas arabojn kiel kuracistojn, vendistojn kaj aliajn servistojn, ili ne rajtas nur postuli egalajn rajtojn, ja ili estas en juda ŝtato kaj havi propran ŝtaton ili ne rajtas.
  6. Israelo elpelis milionojn da loĝantoj, dum jardekoj okupas iliajn terojn, rabas kaj detruas iliajn posedaĵojn, malliberigas kaj torturas milojn da homoj sen iu ajn juĝa verdikto - sed ĝi estas demokratia ŝtato.

Oni povus daŭrigi sed la menciitaj tezoj jam sufiĉas. La intertraktoj kaj paco estas kategorie rifuzataj, do la eterna milito daŭros. Kiu venkos, ĉu 500-miliona araba mondo, ĉiam pli subtenata de la resta homaro aŭ 6-miliona Israelo, ĉiam malpli subtenata eĉ de la malfortiĝanta Usono? Retorika demando. RG72 (diskuto) 13:52, 3 maj. 2024 (UTC)Reply