Diskuto:Ĉu oficialigi «ri»? La Akademio de Esperanto decidis ne decidi

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Rimarkoj pri originala raportaĵo: Mi skribis ĉi tiun artikolon kun la helpo de diskutoj kun Robin van der Vliet en la IRC-babilejo ##Esperanto ĉe freenode.net kaj tie mi certigis kelkajn informerojn. Aŭdrea (diskuto) 21:57, 16 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Titolo[redakti]

Laŭ mi, la titolo devus esti Ĉu oficialigi na «ri»? Ĉar sen "na" ĝi aspektas tiel, kvazaŭ la pronomo «ri» devus oficialigi ion. Kun "na" la frazo estus multe pli klara. ;) --217.155.37.242 13:17, 30 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Certe! Ju pli da malrespekto al normala Esperanto kaj miskomprenoj pri ĝia baza gramatiko oni alŝovelu, des pli konvinke aspektos diskutado pri lingvo-skismaj reformaĵoj! ;) Amike, -Filozofo (diskuto) 14:44, 30 apr. 2021 (UTC)[Respondi]